Deisswil ĉe Münchenbuchsee

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Mooshüser)

Deisswil ĉe Münchenbuchsee (en la germana lingvo Deisswil bei Münchenbuchsee, prononcu dajsvilĉemünĥenbuĥse reskeptive dajsvilbajmünĥenbuĥse) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 87 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Deisswil ĉe Münchenbuchsee
Blazono de Deisswil ĉe Münchenbuchsee
Blazono de Deisswil ĉe Münchenbuchsee
Blazono de Deisswil
Deisswil ĉe Münchenbuchsee
Deisswil ĉe Münchenbuchsee
Deiswil ĉe Münchenbuchsee
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 2′ 3″ N 7° 27′ 21″ O / 47.03417 °N, 7.45583 °O / 47.03417; 7.45583 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 3″ N 7° 27′ 21″ O / 47.03417 °N, 7.45583 °O / 47.03417; 7.45583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 87
Areo 2,15 km²
Alteco 530 m super marnivelo
Poŝtkodo 3053
Komunumkodo 0535
Mapo de Deisswil ĉe Münchenbuchsee
Mapo de Deisswil ĉe Münchenbuchsee
Mapo de Deisswil ĉe Münchenbuchsee
vdr

Geografio redakti

Deisswil ĉe Münchenbuchsee situas en la Svisa Mezlando 10 kilometrojn norde de la federacia urbo Berno ĉe la bordo de la rojo Wolibach norde de la Valo de Moossee, unu el la fontriveretoj de Urtenen. Kun nur 87 loĝantoj (fine de 2009) la komunumo apartenas al la plej malgrandaj komunumoj de la kantono. La komunumo konsistas el la vilaĝo Deisswil kaj la setlejoj Neuhus, nordokcidente de la vilaĝo kaj Mooshüser sude de la aŭtovojo kaj kelkaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,15 km², de kiuj 25,1% estas kovritaj de arbaro, 60,0% servas por agrikulturo kaj 14,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Deisswil ĉe Münchenbuchsee limas en nordo al Zuzwil, en oriento al Ballmoos, en sudoriento al Wiggiswil, en sudo al Münchenbuchsee, kaj en okcidento al Rapperswil.

Trafiko redakti

La sudan limon de la komunumo formas grava konekta vojo inter la vojkruco de la kantonaj ĉefvojoj n-ro 1 kaj 12 en Schönbühl kaj la alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 en Münchenbuchsee, ĉ kiu situas la suda setlejo Mooshüser. Paralele al tiu konekta vojo pasas la komunuman teritorion iomete pli norde la svisa aŭtovojo A6. La vilaĝo Deisswil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. En la vilaĝo aŭtomobila transirtrafiko estas malpermesita. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Deisswil ĉe Münchenbuchsee datiĝas el la jaro 1263 kiel Teiswile. Dum la mezepoko Deisswil apartenis al la johanita komandejo Münchenbuchsee. Ek de 1528 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis parto de la Kamparvoktejo Münchenbuchsee. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝi apartenis al la helveta distrikto Zollikofen. Ek de 1803 ĝis 2010 ĝi estis komunumo de la distrikto Fraubrunnen. Ek de la 1-a de januaro 2011 ĝi apartenas al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti