Moosleerau

komunumo de Svislando
Moosleerau
Blazono de Moosleerau
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47° 4′ N 8° 1′ O / 47.067 °N, 8.017 °O / 47.067; 8.017 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ N 8° 1′ O / 47.067 °N, 8.017 °O / 47.067; 8.017 (mapo)
Nombro de loĝantoj 826
Areo 3,81 km²
Alteco 509 m super marnivelo
Poŝtkodo 5054
Komunumkodo 4277
Mapo de Moosleerau
vdr

Pri la komunumo redakti

Moosleerau estas komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 826 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Moosleerau situas oriente de la rivero Suro, kiu formas la okcidentan limon de la komunumo. La fluo de la rivero estis en la 1920-aj jaroj rektigitaj kaj la vasta marĉo, kio donis al la komunumo la nomon (Moos estas alemana vorto por marĉo) sekigita.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,81, de kiuj 1,07 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,46 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 713 m s.m. sur la monto Rossrücken, la plej malalta punkto sur alteco de 474 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Suro.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Moosleerau limas en nordo al Kirchleerau, en oriento al Schmiedrued, en sudo al Triengen (Kantono Lucerno), en sudokcidento al Reitnau, en okcidento al Attelwil, kaj en nordokcidento al Staffelbach.

Trafiko redakti

Moosleerau situas ĉe la kantona ĉefvojo 24 de Araŭo al Sursee. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per la poŝtaŭtolinio de Schöftland al Sursee.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 8 kilometrojn norde ĉe Kölliken.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Moosleerau datiĝas el la jaro 1243 kiel Moslerovwa.

En mezepoko Moosleerau estis sub la regado de la Habsburgoj. Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 Moosleerau apartenis al la berna ĉefvoktejo Lencburgo. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Moosleerau estis atribuita al la distrikto Zofingo de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti