Mopedo estas du- aŭ trirada veturilo kun motoro ne pli ol 50 cm³ volumena kaj maksimuma rapideco ne pli ol 50 km/h (en diversaj landoj la difino varias).

Mopedo "Honda"

Apartigo de motorcikloj kaj mopedoj estas pro tio, ke la motorciklo povas veturi en la ĝenerala fluo de aŭtomobiloj, kaj la mopedo veturas multe pli malrapide, tial la reguloj devigas ĝin veturi nur ĉe la dekstra rando de la vojo, kune kun bicikloj.

Populareco de la mopedoj difiniĝas unuavice per tio, ke por ili ne estas bezonata ŝtata registrado, teknika kontrolo kaj nepra asekuro. Por stiri mopedon ne estas bezonata stirpermesilo (ekzistas landoj, kie situacio estas alia). Krome la mopedoj kostas sufiĉe etpreze kaj konsumas malmulte da benzino.

Vidu ankaŭ redakti