Mora estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Mora
Preĝejo de la Virgulino Altagracia
Preĝejo de la Virgulino Altagracia
Preĝejo de la Virgulino Altagracia
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Toleda Manĉo
Poŝtkodo 45400
Retpaĝaro www.mora.es
Politiko
Urbestro Emilio Bravo Peña (PP)
Demografio
Loĝantaro 10 547  (2011)
Loĝdenso 62,19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 41′ N, 3° 47′ U (mapo)39.683611111111-3.7766666666667Koordinatoj: 39° 41′ N, 3° 47′ U (mapo) [+]
Alto 717 m [+]
Areo 169,6 km² (16 960 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Mora (Hispanio)
Mora (Hispanio)
DEC
Mora
Mora
Situo de Mora

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mora (Toledo) [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Mora" povus deveni el latina MORVM, 'frukto de la rubuso aŭ de la moruso'.[1] Galmés de Fuentes[2] indikas ke la radiko antaŭromia mor signifas 'amaso de ŝtonoj' citante Mora kiel ekzemplo. Alia hipotezo malpli akceptata estas tiu proponita de Jiménez de Gregorio kiu indikas ke estas sekvo de maaurus, 'de origino maŭra'.[3]

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas moracho [morAĉo]. La censita populacio en 2011 estis de 10.547 loĝantoj kaj la denseco estas de 62,19 loĝ/km².

Situo redakti

Mora estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 717 m; je 30 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 103 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 169.6 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°41′1″ N 3°46′36″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta «en la vega que forman las cord. del Tajo» (en la valo kiun formas la montaroj de la rivero Taĵo).[4] Ĝi apartenas al la komarko de Toleda Manĉo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Villamuelas kaj Huerta de Valdecarábanos norde, Villanueva de Bogas kaj Tembleque oriente, Turleque, Consuegra kaj Los Yébenes sude, Manzaneque kaj Orgaz okcidente kaj Mascaraque nordokcidente, ĉiuj de la provinco Toledo.

Tra ties teritorio fluas kelkaj rojoj malgravaj kiaj Prado Redondo aŭ Prado Castillo, alfluantoj de la Algodor kiu fluas tra la nordo. En ties limo kun Turleque troviĝas la akvobaraĵo Finisterre. Inter ties montoj elstaras la monteto de la Virgen (virgulino) kun 802 msm, Duque (duko) kun 712 msm kaj Buey kun io pli da 900 metroj de alto.

Historio redakti

Kvankam estas probabla ties ekzisto en tempo de la romianoj, la unuaj historiaj mencioj aludas al ties kastelo de Peñas Negras (nigraj rokoj), kiu ribeliĝis kontraŭ Abd ar-Rahman la 3-a kaj estis konkerita persone de la propra kalifo en la jaro 927. En tiu kastelo estis malliberigita la duko Valentino, filo de la papo Aleksandro la 6-a, kiu fuĝis el la turo post mortigi la kastelestron.[4]

Dum la ribelo de la Kastiliaj Komunumoj la lokanoj luktis kuraĝe en la partio de la komunumanoj de Toledo. Sieĝitaj de la trupoj imperiaj, la 23a de aprilo de 1521, rifuĝis en la preĝejon kie mortis pli da 3.000 personoj de ĉia aĝo kaj sekso post esti incendiita de la atakantoj.

Meze de la 19a jarcento estis 865 domoj, 2 lernejoj por infanoj dotataj per 3.300 "reales" el publika fonduso al kiuj ĉeestis 200 lernantoj kaj aliaj 2 por infaninoj eltenataj per pago. La municipa buĝeto estis de 54.292 "reales" el kiuj 3.500 estis por pago al la sekretario.[4]

En la 1930-aj jaroj la populacio atingis pinton de preskaŭ 11,000 loĝantoj, poste falis pro la enlanda milito. Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Mora nur je 10,844 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Mora oni falis al iom pli da 900, poste malrapide rekuperiĝis al la nunaj 10.547.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (olivo) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Konstruado.

Notoj redakti

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 241, ISBN 84-95432-05-6.
  2. Galmés de Fuentes, Álvaro, Toponimia: mito e historia, Madrid, 1996, Real Academia de la Historia, paĝoj 14 kaj 15.
  3. Jiménez de Gregorio, Fernando, Diccionario de los pueblos de la provincia de Toledo hasta finalizar el siglo XVIII, vol I, paĝo 486, Toledo 1962-1986, Editorial Católica Toledana, 5 volumenoj.
  4. 4,0 4,1 4,2 Pascual Madoz, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar 579 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Madrid, Volumen XI.

Vidu ankaŭ redakti