Moralina estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Moralina estas etimologie rilata al morusarbo; ja multaj loĝlokoj en tiu areo rilatas al arbonomoj kaj morusarbo videblas en la maldekstra duono de la blazono. Ĝi apartenas al la Natura Parko Arribes del Duero.

Moralina
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49253
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 220  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 6° 8′ U (mapo)41.489444444444-6.1383333333333Koordinatoj: 41° 29′ N, 6° 8′ U (mapo) [+]
Alto 758 m [+]
Areo 20,9 km² (2 090 ha) [+]
Moralina (Provinco Zamoro)
Moralina (Provinco Zamoro)
DEC
Moralina
Moralina
Situo de Moralina
Moralina (Hispanio)
Moralina (Hispanio)
DEC
Moralina
Moralina
Situo de Moralina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moralina [+]
vdr
Moralina en la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,90 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 232 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 42 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Villardiegua de la Ribera, Villadepera, Carbajosa, Torregamones, Salto de Villalcampo, Gamones, Luelmo kaj Moral de Sayago

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti