Moralo laika estas nocio moderna (kaj postmoderna) kiu ĝenerale subtenas, ke ne estas bezonata religia moralo por ke homo realigu sian humanecon.

Dekomence la konfesantoj de la laika moralo pensis ke sufiĉu la natura morala leĝo por instigi kaj ilumini la konsciencon kaj direkti la ĝustan agadmanieron inter la homoj. La natura morala leĝo estas por kredantoj ankaŭ la bazo kaj la forto de la moralo religia ĉar tiu ĉi fariĝas deviga ĉe ili nur pro tio ke la natura morala leĝo ordonas obei al Dio (se tiu ĉi vere revelaciiĝis); ĉe modernuloj, kaj precipe ĉe postmodernuloj, la koncepto de la natuta morala leĝo fiaskas kiel fonto de religia moralo pro tio ke ĝi, se akceptita, reirigas al ordono kun fone ordonanto krizigante ateismon.

Historio de la koncepto redakti

De ĉiam la filozofio sin demandis, sin turnante al la racio, pri la plej grandaj moralaj problemoj, kaj la klasikaj filozofoj ofte metis gravajn bazojn por la esploro pri la bono kaj la vero. Sed, laŭ la moderna lingvaĵo, por moralo laika oni aludas al moralo “nereligia”, kiu ne referencu al neniu formo de teologia moralo. Tia sendependo el religio signifas, almenaŭ en Okcidento, sendependeco el la kristanismo kaj el ties valoroj. La laika moralo celas sin montri kiel libera konkero de la racio kiu, senankrigita el la Dia Vorto, estus el si mem kapabla difini la bonon kaj la malbonon. La Ordonoj kaj la Evangelioj ne plu estas konsiderataj kiel normoj por la konduto, male ili estas taksataj kiel malhelpoj al la atingo de formuloj je universa aprobindeco. Ankaŭ la kristanaj eklezioj estas rigardataj kiel institucioj kiuj limigas la liberon de elekto.

La moralo laika ne ŝatas, tamen, sin difini “moralo nereligia” aŭ “moralo nekristana”, ĉar ĝi agnoskas al si la rajton povi esti agnoskata eĉ fare de kristanoj, pretendante por si rolon “super la partoj”, kaj tial sin starigante kiel universalan referencon akcepteblan far ĉiuj. Estas la homa racio – laŭ tiu moralo – kiu starigas la metron de morala mezuro de homaj agoj. Aparteno al iu religio estus ĝeno kaj ŝtopo al la kompreno de la vera moralo.

Kiel oni povas vidi, la laika moralo uzas la saman principon de religianoj: estas la racio kiu esploras, trovas kaj juĝas. Sed dum la religianoj aldonas al ĝi, kaj obee al ĝi, la diajn ordonojn, por la laika moralo sufiĉas la unua principo.

Tiu moralkoncepto – kunigita kun tiu de fakta sekularigo de la religio – estas filo de supervenka frakcio de kontraŭkristana klerismo: ne la kristana klerismo (Ludovico Antonio Muratori, Pietro Verri, Cesare Beccaria, Alessandro Manzoni, Blaise Pascal, kristanaj humanistoj), sed la klerismo kiu igis la racion absoluto kvazaŭ Dio, aŭ nova dio. Ankaŭ la naturo iom post iom akiris diecan fizionomion.

Rezultoj redakti

Se ne estas bezonata la moralo transcenda (Dio ktp), kaj estas sufiĉa kaj bezonata laika moralo, kio estas fakte tiu moralo? Kiam kriziĝis teismo kaj deismo, kaj supreniris vasta ateismo, la emo al sendependo kreskis ĝis krizigi la saman koncepton de natura morala leĝo kaj iom post iom, ĉe novkulturaj avangardoj, moralo fariĝis varia afero, eĉ individua afero. Kaj, fakte, la koncepto de laika moralo modifiĝis ĝis fariĝi unusola principo: “moralo estas la rajto konstrui por si la propran moralon”. Nome la sama laika moralo penas resti morala. Sennombraj ideologioj aŭ politikaj sistemoj kreis sian moralon kaj per ĝi provis modifi la koncepton mem pri homo.

La supra skizo kompletigendas per la aserto, ke multege da eminentuloj de la laika morala intelektularo klopodas defendi la originan koncepton pri laika moralo: tiu ankrita al la konstanta natura morala leĝo.

Se la moralo laika akcentas la aspektojn de esploro, diskuto, dubo... por alveni al komuna moralo, la religianoj tiun samon asertas: ke mem alvenis al la moralaj principoj kaj leĝoj post dubo, esploro, debato ktp.

Sekularigita morala principo estas la Imperativo kategoria de Kant, kiu tamen sentis poste bezonon postuli la ekziston de Dio por igi fondita la Imperativon mem.

Inter la sistemoj de laika moralo taksendas ankaŭ Homaranismon de L.L. Zamenhof, kiu apogiĝas nur sur la morala natura leĝo. Vidu MI ESTAS HOMO, Kalinigrado, Sezonoj, 2006.

Ŝatas la koncepton pri laika moralo, apogita tamen sur natura morala leĝo, ankaŭ humanismo devota.

Biliografio redakti

  • CESNUR [1]
  • Stefano Biavaschi, La morale laica, Il Timone, n. 92, 2010. Milano.
  • Verkoj de Vittorio Messori.
  • Salvatore Natoli, Il cristianesimo di un non credente, Magnano, Qiqajon, 2002 [2]
  • Remo Bodei, Destini personali. L'età della colonizzazione delle coscienze, Milano, Feltrinelli, 2002 [3]
  • Alessando Manzoni, Osservazioni sulla morale cattolica [4] Arkivigite je 2010-03-27 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti