Moratilla de los Meleros

Moratilla de los Meleros [moraTIĝa] (Maŭretino de Mielproduktantoj?) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Moratilla de los Meleros
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19144
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Juan Guillén Martín (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 107  (2023) [+]
Loĝdenso 3,81 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 2° 57′ U (mapo)40.501388888889-2.9433333333333Koordinatoj: 40° 30′ N, 2° 57′ U (mapo) [+]
Alto 785 m [+]
Areo 29,15 km²
Moratilla de los Meleros (Hispanio)
Moratilla de los Meleros (Hispanio)
DEC
Moratilla de los Meleros
Moratilla de los Meleros
Situo de Moratilla de los Meleros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moratilla de los Meleros [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas moratillero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 111 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,81 loĝ/km².

Situo redakti

Moratilla de los Meleros situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 842 m super marnivelo; je 32 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 29,15 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°30′05″N 2°56′36″Ok.

La villa estis fondita de islamanoj —eble de tie la nomo Moratilla (el maŭroj)— sur monteto kiu staras ĉe la kuniĝo de la fekundaj valoj kiuj formas du rojoj kiuj elfluas en la riveron Tajuña, je iom pli ol 15 km de la urbeto. Tiu estas ĉirkaŭata de krutaj deklivoj kiuj etendas ĝis la paramo alkaria, kie kreskiĝas varia vegetaĵaro, kiu ebligas la famon de mielproduktado de la zono kaj estas tialo de la kromnomo (Meleros kiel mielproduktantoj), kiu inkludas indiĝenan arbaron kaj de rearbarigo.

La municipa teritorio limas kun tiuj de la jenaj setlejoj: Fuentelviejo, Tendilla, Peñalver, Fuentelencina, Valdeconcha, Hueva kaj Renera.

Nordokcidente: Fuentelviejo Norde: Tendilla Nodoriente: Peñalver
Okcidente: Renera   Oriente: Fuentelencina
Sudokcidente: Renera Sude: Hueva Sudoriente: Valdeconcha

Historio redakti

Estas dokumentoj de mezo de la 12-a jarcento kiu jam menciis la villa (urbeto), kiu estis donita de la reĝo Alfonso la 7-a al unu el siaj kapitanoj nome segoviano Pedro Miguel. Poste, en 1174, Alfonso la 8-a de Kastilio donis ĝin, kun aliaj setlejoj de la teritorio de Zorita de los Canes al la Ordeno de Kalatrava por defendi la komarkon kontraŭ la atakoj de almohadoj.

La antikveco de la villa videblas ankoraŭ en sia paroĥa preĝejo, konstruigita de la superuloj de la Ordeno de Kalatrava, nome senjoroj de Moratilla, komence de la 16-a jarcento kaj ankaŭ en la enorma kaj bela punpilorio kiu estas konfirmilo de ĝia ascendo al la rango de villa.

La loĝantaro atingis 676 en 1910, post simila kvanto laŭlonge de la dua duono de la 19-a jarcento, kaj poste malpliiĝis ĉefe post la Hispana Enlanda Milito kiam la loĝantaro falis el pinto de 538 loĝantoj en 1960 al 111, tio estis oni perdis pli ol 500 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Moratilla de los Meleros, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Moratilla de los Meleros kie oni falis al la nunaj 111.

Vidindaĵoj redakti

Ĉefa vidindaĵo estas la punpilorio de komenco de la 16-a jarcento, de stilo renasenca plateresko, kiu aperas stilizita kaj en la flago kaj en la blazono de la urbeto. En ambaŭ simboloj aperas ankaŭ kvar abeloj kiel simbolo de la abelbredado kaj produktado de mielo, plej tipa produktaĵo de la komarko Alkario. La pilorio estis deklarita Havaĵo de Kultura Intereso la 23an de junio 1992.[1][2]

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj redakti

  1. Ministerio de Educación, Cultura y Deporte (eld.). «Consulta a la base de datos de bienes inmuebles». [1] Konsultita la 28an de Novembro 2017.
  2. Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha (eld.). «DECRETO 107/1992, de 23 de junio, por el que se declara bien de interés cultural, con la categoría de Monumento el inmueble correspondiente a la Picota de Moratilla de los Meleros (Guadalajara)». Diario Oficial de Castilla-La Mancha nº 51 de 8a de julio 1992'. ISSN 1575-0051. [2] Konsultita la 28an de Novembro 2017.

Vidu ankaŭ redakti