Morato

komunumo de Svislando

Morato (germane Murten, france Morat, itale Morato) estas la ĉefurbo de la Lagodistrikto en la svisa Kantono Friburgo.

Morato (Morat/Murten)
Blazono de Morato
Blazono de Morato
Blazono de Morato
Morato
Morato
Morato
komunumo en Svislandourbeto
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 55′ 41″ N 7° 7′ 1″ O / 46.92806 °N, 7.11694 °O / 46.92806; 7.11694 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 41″ N 7° 7′ 1″ O / 46.92806 °N, 7.11694 °O / 46.92806; 7.11694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5903
Areo 12,02 km²
Alteco 453 m super marnivelo
Poŝtkodo 3280
Komunumkodo 2275
Mapo de Morato
Mapo de Morato
Mapo de Morato
vdr

Geografio redakti

La urbo havis 5903 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La urbo situas borde de la Lago de Morato al kiu ĝi donas la nomon. La pitoreska historia mezepoka urbo estas ankoraŭ komplete konservita.

Najbaraj komunumoj redakti

La urbo limas en nordo al Muntelier, Galmiz kaj Büchslen, en oriento al Lurtigen, en sudo al Salvenach, Münchenwiler (Kantono Berno) kaj Courgevaux, en okcidento al Greng, Meyrier, Haut-Vully kaj Bas-Vully. Pro ĝia eksklavo ĝi ankaŭ limas al Ried ĉe Kerzers kaj Müntschemier (ambaŭ en Kantono Berno).

Lingvoj redakti

Oficialaj lingvoj de Morato estas la germana kaj franca lingvoj. En la jaro 2000 de la loĝantaro 76.5 % parolis la germanan, 12.8 % la francan kaj 1.9 % la italan. La ceteraj 8.8% parolis aliajn lingvojn de eksterlandaj enmigrintoj (precipe la albanan, serbo-kroaton, turkan kaj hispanan). Dum en mezepoko en Morato superregis la franca lingvo nuntempe la germana lingvo estas la ĉefa lingvo en Morato, kontraŭe al la kantonĉefurbo Friburgo, kie la franca dominas.

Trafiko redakti

Morato estas bonege konektita al la publika trafikreto. De Morato ekzistas trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj tra Lyss al Berno, tra Payerne al Palézieux, al Friburgo kaj tra Ins al Neŭŝatelo.

Morato krome ankaŭ disponas pri aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Laŭzano, Friburgo, Berno, Zuriko, Sankt-Galo al Sankt-Margreto.

 
Sieĝo de Morato dum la Burgonjaj Militoj

Historio redakti

Unua dokumenta mencio de la loko datiĝas de la jaro 515, kiam la bieno Muratum estis donacita al la Monaĥejo Saint-Maurice. Laŭ la rakontoj Ludoviko la Piulo konstruigis en la jaro 814 la kastelon. Inter 1157 kaj 1177 la urbo estis fondita de la Zeringanoj. En la jaro 1475 la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo okupis la urbon kaj aldonis ĝin al Svislando. La burgonja duko Karlo la brava volis rekonkeri la urbon sed perdis la batalon de Morato la 22-an de junio 1476.

Morato nun restis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 sub la regado de Berno respektive de la Svisa Ĵurkomunumo. Per la Mediacia Akto en la jaro 1803 Morato fariĝis kontraŭ la volo de la plej multaj loĝantoj parto de Kantono Friburgo kaj ĉefurbo de la nove kreita samnoma distrikto. La distrikto Morato estis malfondita en la jaro 1848 kaj kunigita kun la iama distrikto germana Friburgo al la tiel nomita Lagodistrikto, kies ĉefurbo Morato daŭre estas.

Turismo redakti

Morato estas grava turisma centro en la tri-laga regiono de la lagoj Bielo, Neŭŝatelo kaj Morato. La urbo estis ekspoziciejo de la svisa nacia ekspozicio 2002.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti