Moraviasileziaj Beskidoj
Moraviasileziaj Beskidoj estas parto de montaro Beskydy en norda Moravio de Ĉeĥio.
Moraviasileziaj Beskidoj | |
ĉeĥe: Moravskoslezské Beskydy | |
montaro | |
Vido el deklivo de Malchor al nordo
| |
Lando | ![]() ![]() |
---|---|
Regionoj | Moraviasilezia regiono Ĉeĥio, Regiono Žilina Slovakio |
Parto de | Beskidoj, Okcidentaj Karpatoj |
Parto(j) | Klokočovská hornatina, Lysohorská hornatina, Radhošťská hornatina |
Riveroj | Ostravice, Lučina |
Plej alta punkto | Lysá hora |
- alteco | 1 323,5 m s. m. |
Areo | 623 km² (62 300 ha) |
Geologia konsisto | Grejso |
Orogenenezo montariĝo |
Alpa orogenezo |
Periodo | Mioceno |
![]() | |
Moraviasileziaj Beskidoj kiel la plej alta montaro-parto de montaro Beskydy efikas kiel grandegaj remparoj super cisbeskida montetarregiono. Sur norda parto ili leviĝas ĝis la plej grandaj altecoj de Beskydy, sur suda flanko ili malrapide sinkas el montopintoj sur teritorion de Slovakio ĝis valo de Kysuce, kiu apartigas ilin de Javorníky. Sur oriento ili estas finitaj per abrupta deklivo ĝis Jablunkovská brázda kaj sur sudokcidento ili sinkas en Rožnovská brázda-on. Nordoriente borderas ilin Třinecká brázda kaj nordokcidente Frenštátská brázda. Rivero Ostravice apartigas ilin per sia valo je du bazajn tutaĵojn - Lysá hora-montetarregiono oriente kaj Radhošť-montertarregiono okcidente. Sur la teritorio troviĝas Protektita pejzaĝa regiono Beskidoj.