Moravská Huzová (germane Mährisch Hause, devene indikata kiel Böhmischhause) estas vilaĝo en Ĉeĥio, eksa municipo, nun parto de urbo Štěpánov en distrikto Olomouc. Ĝi situas proksimume 2 km oriente de Štěpánov. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 193 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 577 loĝantoj.

Moravská Huzová
germane Mährisch Hause
vilaĝo
Statuaro de La plej sankta Triunuo
Oficiala nomo: Moravská Huzová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Štěpánov
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Domoj 193 2011
Rivero Oskava
Situo Moravská Huzová
 - koordinatoj 49° 41′ 40″ N 17° 14′ 36″ O / 49.69444 °N, 17.24333 °O / 49.69444; 17.24333 (mapo)
Katastro 8,72 km² (872 ha) Moravská Huzová, Stádlo
Loĝantaro 577 (2021)
Denseco 66,17 loĝ./km²
Valego Supramoravia valego
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 783 13
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Moravská Huzová
Portalo pri Ĉeĥio

Moravská Huzová situas en katastra teritorio Moravská Huzová, Stádlo kun areo 8,72 km².

Karakterizo redakti

Malgraŭ tio, ke temas pri unueca loka parto, neniuokaze eblas diri pri unu vilaĝo, ĉar temas pri tri urbanisme apartigitaj kaj plene memstaraj vilaĝaj tutaĵoj, kiuj estas Moravská Huzová, fakte malpli granda norde situanta Stádlo kaj plej sude situanta domaro Benátky. Dume Moravská Huzová kaj Stádlo situas sur rojo Sitka, kiu trafluas tra ili proksimume de nordo al sudo, domaro Benátky situas sur rivereto Oskava. Moravská Huzová kaj Benátky dividigas distanco proksimume 1,72 km, dume el Moravská Huzová ĝis Stádlo tio estas nur proksimume 1,3 km. Moravská Huzová kaj Benátky havas komunan katastran teritorion Moravská Huzová kun areo 653,85 hektaroj, katastra teritorio Stádlo havas areon 217,58 hektarojn; sume do la tuta loka parto havas areon 871,84 hektarojn.

Historia resumo redakti

Moravská Huzová redakti

En la jaroj 1924–1925 estis proksime de Moravská Huzová malkovrita ampleksa urna sepultejo. La unua skribmencio pri vilaĝo Moravská Huzová devenas el dokumento de olomouca episkopo Jindřich Zdík el la jaro 1141. Devene la vilaĝo apartenis al moravia marggrafo, kiu en la jaro 1239 donacis ĝin al malpli supera nobelo. Ekde la jaro 1397 ĝis la jaro 1848 Moravská Huzová poste estis konsisto de senjorujo Šternberk.

Ekde la jaro 1850 ĝis la jaro 1973 Moravská Huzová estis memstara municipo apartenanta ĝis la jaro 1948 al politika kaj juĝeja distrikto Šternberk. En la jaro 1916 la municipo estis elektrizita. En la jaro 1919 estis al Moravská Huzová alligita ĝis tiu tempo memstara municipo Stádlo, kiu apartenis al ĝi ĝis la jaro 1938, kaj poste daŭre ĝis la jaro 1945. Post Munkeno la municipo estis dumtempe (8. 10. – 20. 11. 1938) okupita fare de la germana Wehrmacht. Post nuligo de landa establo la municipo apartenis en la jaroj 1949–1960 al distrikto Šternberk, poste ekde la jaro 1960 al distrikto Olomouc. Ekde la 1-a de julio 1974 Moravská Huzová estas konsisto de municipo kaj nun urbo Štěpánov.

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de sankta Floriano
  • Statuo de Johano Nepomuka
  • diaj torturoj

Benátky redakti

La germana nomo de la domaro sonas Benatek. La unua mencio pri Benátky, kiu neniam estis memstara municipo, sed ĉiam ĝi apartenis al Moravská Huzová, devenas el la jaro 1397. En la jaro 1409 Benátky estis subigita al leĝpovo de urba juĝejo en Šternberk kaj ĝi fariĝis konsisto de rondo de mejloprivilegio de la urbo. En la jaro 1412 devenas la unua skribmencio pri ĉi tiea akva muelejo. El la jaroj 1671 ĝis 1674 konserviĝis kvin dokumentoj pri inundoj en Benátky kaj Dolní Štěpánov, kaŭzitaj de rivero Oskava. Ekde la jaro 1850 Benátky estos domaro de Moravská Huzová. En la jaro 1912 la ĉi tiea muelejo estis transigita al motora povumo. En la jaro 1935 la domaro ĝisatendis elektrizon. Dum liberigaj bataloj en la jaro 1945 Benátky estis grave damaĝigita. Ekde la 1-a de julio 1974 Benátky kreas bazan setlejunuon de municipo, nun urbo Štěpánov.

Memorindaĵoj redakti

  • Kapelo de sankta Gothardo el la 19-a jarcento

Stádlo redakti

La germana nomo de la vilaĝo sonas Staadl. La unua skribmencio pri vilaĝo Stádlo devenas el la jaro 1296. La vilaĝo ĉiam apartenis al senjorujo Šternberk. Post nuligo de servuteco poste ĝis la jaro 1919 Stádlo estis memsttara municipo, poste alligita al Moravská Huzová. En la jaro 1938 Stádlo laŭ munkena interkonsento fariĝis konsisto de nazia Germanio kiel denove memstara municipo, en la jaroj 1939–1945 apartenanta enkadre de landa diistrikto Šternberk al Imperia regiono Sudetio. Post fino de la dua mondmilito en la jaro 1945 ĝi denove kaj daŭre fariĝis konsisto de Moravská Huzová kaj la ĉi tieaj germanoj estis forŝovitaj Germanion. Ekde la 1-a de julio 1974 Stádlo apartenas al Štěpánov.

Memorindaĵoj redakti

  • kapelo de sankta Floriano
  • kelke da konservitaj bienoj

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869757
1880809
1890853
1900851
1910817
1921815
JaroLoĝantoj
1930882
1950606
1961666
1970594
1980571
1991525
JaroLoĝantoj
2001540
2011550
2021577

Pluaj fotoj redakti

Vidu ankaŭ redakti