Morbihan

franca departemento

Morbihan [mɔʁbiɑ̃] estas departemento de Bretonio, la plej okcidenta regiono de Francio. Ĝia nomo devenas de la bretona Mor-Bihan signifante Malgranda Maro. La departemento situas sude de Bretonio. La Mor-Bihan-a golfo estas tre fama pro sia belegeco kun multaj insuloj, inter kiuj estas Île-aux-Moines (“insulo de la monaĥoj”, bretone Enizenac’h).

Morbihan
Insigno de Morbihan
Situo de Morbihan
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Bretonio
Numero 56
Prefektejo Vannes
Subprefektejoj Lorient
Pontivy
Prezidanto de la
departementa konsilio
François Goulard
Prefekto Thomas Degos
Statistikaĵoj
Loĝantaro 737 778 (2013)
Loĝdenso 108,1 loĝ./km2
Areo 6 823 km2
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 21
Komunumaroj 21
Komunumoj 256
Information icon.svg
vdr

Ĉefaj urbojRedakti

Mapo de la departemento Morbihan kun la nunaj administraj limoj kaj ĉefaj urboj
  • Vannes (bretonlingve Gwened): 52 683 loĝantoj en 2009
  • Lorient (An Oriant): 61 548 en 2011
  • Pontivy (Pondivi): 13 693 en 2008

La departemento entute enhavas 256 komunumojn.

 
Mapo de Morbihan

LingvojRedakti

Oni ĉie parolas la francan lingvon sed ankaŭ viglas la originaj lingvoj: la bretona okcidente (kelta lingvo) kaj la galoa lingvo oriente (latinida lingvo). En 2003, oni taksis, ke estas 50 000 bretonlingvaj uzantoj[mankas fonto].


Vidu ankaŭRedakti