Mordeĥaj Kaplan (angle: Mordecai Menahem Kaplan; naskiĝis la 11-an de junio 1881 en Švenčionys, La Rusa Imperio; mortis la 8-an de novembro 1983 en Nov-Jorko, Usono) – filozofo, reformisto de judismo, ĉefkreanto de rekonstruisma judismo.

Mordeĥaj Kaplan
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1881 (1881-06-11)
en Švenčionys, Sventsyansky Uyezd,  Rusia Imperio
Morto 8-an de novembro 1983 (1983-11-08) (102-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Religio ortodoksa judismokonservema judismorekonstruisma judismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Rusia ImperioUsono vd
Alma mater Universitato KolumbioUrba Kolegio de Nov-Jorko • Juda Teologia Seminario de Usono vd
Familio
Infanoj Judith Kaplan Eisenstein vd
Profesio
Okupo eseisto • rabenotradukistofilozofo • taglibristo • universitata instruisto vd
Laborkampo sociologio pri religio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Naskiĝinta en Švenčionys en la Rusa Imperio (nun Litovio), en 1889 elmigris kun la familio al Usono. Komence ligita kun Ortodoksa Judismo. En 1902 finis Judan Teologian Seminarion (ligita kun konservisma judismo) kaj iĝis rabeno. Sep jarojn poste eklaboris en la seminario kiel dekano lekciante la arton prediki, Midraŝon kaj filozofion de religio. En la jaroj 1917-1922 kunkreis Judisman Centron, kie ankaŭ laboris kiel rabeno. Lia libro Judismo kiel civilizacio (1934) iĝis manifesto de rekonstruisma judismo.

Mordeĥaj Kaplan estis favora al liberalismo pri kredo, samegaleco de virinoj en la ĉiutaga vivo kaj liturgio, konvencieco de la ideo pri Dio kaj agnosko de la rolo de diasporo (kontraŭulo de radikala cionismo). En la 60-aj jaroj estis ekskomunikita de konservistoj kaj en 1968 forlasis konservisman judismon kreante rekonstruisman judismon.