Morinĥuro (mongole морин хуур, burjate хур aŭ моринхур), ankaŭ nomita Matoŭĉino '(de ĉina 馬頭琴) estas arĉa kordinstrumento de mongola deveno, kiun oni uzas en Mongolio, Interna Mongolio kaj Burjatio. Ĉiuj nomoj de la instrumento en ĉiuj lingvoj signifas samon: instrumento kun ĉevala kapo. Vere, la pinto de kolo instrumenta tradicie estas farata en formo de ĉevala kapo. Morinĥuuro devenas de ŝjiĉjino, la antikva arĉa muzikilo de Ŝji-popolo. De la sama muzikilo devenas la Huĉjinoj, kiuj tre popularas en Ĉinio, sed morinĥuuro ŝajne estas alia branĉo de evoluo. En Siberio ekzistas parenca instrumento igilo (altaje икили, tuve игил aŭ игиль, ĥakase ыых)[1]. Bharata ravanastro ankaŭ estas iom parenca.

Morinĥuuro-ludisto
Morinĥuuro en unu de Ĉiniaj museoj

Konstruo redakti

Morinĥuuro havas kvarangulan trapezan lignan sonkeston, de kiu supra parto estas tradicie farita el ledo. Nun oni ofte faras sonkestojn tute el ligno kaj iam eĉ aldonas resonilajn truoj de f-formo, kiel en violono. La kolo ne havas fretojn kaj sur ĝia pinto estas figuro kun formo de ĉevala kapo. La vorto morin (морин) mongole signifas ĉevalo. La tuta longo de instrumento estas ĉ. 100–110 cm.

La kordoj estas streĉitaj sur la kolo. Ilin oni faras laŭ rigoraj reguloj. Morinĥuuro havas du kordojn - la vira kaj la ina. Ambaŭ kordoj estas faritaj en haroj de ĉevalo. Por vira kordo oni uzas ekzakte 130 harojn el vosto de virĉevalo, kaj por la ina 105 harojn el vosto de ĉevalino. La sona distanco inter kordoj estas kvaro, kvankam eble en oldaj tempoj oni uzis kvinon. La arĉo estas arka en formo, kaj la haroj estas netensiaj.

Morinĥuuron on ludas sidante, kun la sonkesto tenanta inter kruroj kaj la kolo preskaŭ vertikala. Same kiel en la huĉjinoj, oni ne premas kordojn al la kolon kaj regulas la altecon de sono tenante la kordojn inter fingroj de maldekstra mano. Per dekstra mano la muzikisto regulas tension de la arĉo kaj do la tembron de la instrumento.

Uzo en besta psikologio far farmistoj de Gobio redakti

En la Mongolia Gobio morinĥuuro havas alian gravan uzon. Kiam ino de dromedaro naskas idon, ŝi foje malakceptas ĝin pro diversaj naturaj stresoj. Pro tio mongolaj kamel-farmistoj lernis uzi morinĥuurajn melodiojn de speciala malalta harmonio, nomitajn "Ĥuusloĥ" por resanigi la inon. Tiuj ĉi melodioj havas hipnotan efikon al dromedaroj kaj ebligas la kamelinon readopti sian idon. Uzo de muziko por kuraci streson de inoj de iu ajn bruto estas vaste uzata praktiko de diversaj diversaj nomadaj civilizacioj tutmonde kaj multaj diversaj instrumentoj uziĝas tiucele, sed farmistoj de Mongolia Gobio uzas nur morinĥuurojn por siaj kameloj. La praktiko estas bone dokumentita en internacie konata dokumenta filmo nomita "InGen Egshig" far Badraa J. En 1986 ĝi gajnis Grandan Premion de 1988 Moskva Internacia festivalo kaj estis ankaŭ rekreita en 2003 far direktoro Byambasuren Davaa kun titolo Rakonto pri la ploro de kamelo. Ĝi estis nomumita por 2005 Akademia Premio por la plej bona Dokumentalo.[2][3]

Videa Ekzemplo redakti

Morinĥuuristo Urtnasan ludas Mongolan kanton Er Bor Ĥartsaga en familia rondo

Referencoj redakti

  1. Artikolo pri igilo (el Retarkivo 2009) en paĝaro de grupo Bugotak
  2. Tol Avahuulah Aya 1986. Arkivita el la originalo je 2011-10-03. Alirita 2013-02-15.
  3. 77th Academy Awards