Olea moringo , Moringa oleifera (sin.: „Moringa pterygosperma“, „Moringa moringa“, „Guilandina moringa“) apartenas al la familio de la Moringacoj (Moringaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Moringa oleifera
Biologia klasado
Regno: Plantoj
Klado: Angiospermoj
Klado: Verdukotiledonaj
Klado: Rozedoj
Ordo: Brasikaloj
Familio: Moringacoj
Genro: Moringa
Moringa oleifera
Lam.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
detala foto de folio

Ĝi ankaŭ nomiĝas behenonuksa arbo, ĉar el la semoj de la arbo oni ricevas behenoleo, stabilega ŝmiroleo, kiu estas uzata en la horloĝa industrio, antaŭ ĝi estas anstataŭata per la multe pli malmultekosta oliva oleo aŭ palmoleo.

Priskribo redakti

La rapide kreskanta arbo atingas en sia unua vivojaro altecon de 5 ĝis 8  m. Juna arbo atingas pen ĉiu jaro altecon de ĝis 8 m ,se ĝi ne estas stucita. La radiko estas tubera, la trunko havas diametron de ĝis 25–40 cm. Ĝi povas fariĝi dika kiel botelo. Ĝi disbranĉiĝas en multaj maldikaj, iom pendantaj branĉetoj. La folioj kreskas ĉe la branĉopintoj amase. Ili staras spirale, ili longas 20 ĝis 25 cm kaj estas duoble ĝis trioble pinataj. La ovalaj folietoj longas 1 ĝis 2 cm. La arbo havas 2 ĝis 3 cm grandajn florojn kun 5 mallongaj sepaloj, 5 petaloj, 5 fekundaj stamenoj kaj 5 stamenoidoj. La floraroj estas pedunklaj, kiuj havas longecon de 10 ĝis 25 cm kaj ekkreskas el la foliakseloj. La floroj estas bonodoraj (similas al violetoj). Ili estas kreme blankaj kun flavaj punktoj ĉe la bazo. La fruktoj estas ĉ. 2 cm larĝaj kaj ripaj kapsulfruktoj kun longeco de 25 ĝis 45 (ĝis 90) cm. La semoj estas rondaj aŭ preskaŭ trieĝaj kaj po 3 paperecaj flugiloj. En Tanzanio la hinddevenaj loĝantoj nomas la semojn kaj la fruktoj „sinĝu-o“. La kromosomonombro estas 2n = 22.[1]

Disvastigo kaj kreskejoj redakti

La arbo origine venis el la Himalajo-regiono de la norda Hindujo, ĝi tamen kreskas tutmonde en la tropikoj kaj subtropikoj, precipe la planto kreskas en landoj de Afriko, Arabujo kaj sudoreienta Azio kaj la karaibaj insuloj. Moringa oleifera estas kultivataj ankaŭ en Honduraso kaj Sudameriko. En Honduraso oni volas rearbarigadon de la lando per la moringo.[2].[3] La moringo kreskas en varmegaj , semiaridaj klimatoj kun meza precipitaĵo inter 250 kaj 1500 mm/jaro. Ĝi preferas malpezajn lomajn grundojn, sed ankaŭ kreskas sur pezaj grundoj.

Uzado redakti

Fruktoj redakti

 
fruktoj de morengo sur foiro en Hindujo

Tre junaj, nematuraj malhelverdaj fruktoj estas uzataj kiel freŝa fazeoloj. Ili estas ŝatataj en suda kaj sudorienta Azio.

Folioj redakti

 
folioj de morengo sur foiro en Filipinoj

La junaj folioj estas manĝataj pli malofte kiel legomoj, ĉar la rikolto estas relative malfacila laboro

Radikoj redakti

La tuberaj radikoj de junaj plantoj estas elfositaj kaj tiritaj el la grundo. La radikoŝelo estas iom venena kaj devas esti forigita (alkaloidoj)- La radikoj enhavas i.a. [[sinapapoleo-n|bezilsinapoleo]n], kiu kaŭzas la kreno- guston.

Semoj redakti

 
semoj de morengo

El la semoj de moringo estas presata plantoleo, unu el la plej bonaj kaj stabilaj plantoleoj de la mondo. Ĝi estis en fruaj jaroj por fari ungventojn kaj ŝmiroleon en la horloĝindustrio. La oleo de moringo ankaŭ taŭgas por fari salatoleon, sapon kaj kosmetikaĵojn. Kiel behenoleo ĝi ankaŭ povas esti uzata por biodizelo.

Enhavosubstancoj redakti

La manĝeblaj plantpartoj, antaŭ ĉio havas altajn procentaĵojn de proteinoj , ĝi estas vitaminriĉa (antaŭ ĉio vitaminoj A kaj C) kaj estas riĉa de mineralaĵoj (kalcio, magnezio, kalio, fero kaj natrio).[4]

Kuracado redakti

Ĉiuj plantpartoj de moringo estas uzataj por fari tradiciajn medikamentojn en Hindujo, Srilankao Javo kaj Afriko. La suko estas uzata por stabiligi la sangopremon. La folioj efikas kontraŭ inflamaĵoj. La radikoj resanigas reŭmatismon.

Nutraj valoroj redakti

Moringa oleifera folio, nekuirata
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Karbonhidrato 8.28 g
- Fibro 2.0 g
Graso 1.40 g
Proteino 9.40 g
Akvo 78.66 g
Vitaminoj
A-vitamino ekvivalento. 378 μg 42%
Tiamino (B1-vitamino)  0.257 mg 20%
Riboflavino (B2-vitamino)  0.660 mg 44%
Nikotina acido (B3-vitamino)  2.220 mg 15%
Pantotena acido (B5-vitamino)  0.125 mg 3%
Piridoksino (B6-vitamino)  1.200 mg 92%
Foliata acido (B9-vitamino)  40 μg 10%
C-vitamino  51.7 mg 86%
Mineraloj
Kalcio  185 mg 19%
Fero  4.00 mg 32%
Magnezio  147 mg 40% 
Mangano  0.36 mg 17% 
Fosforo  112 mg 16%
Kalio  337 mg 7%
Natrio  9 mg 1%
Zinko  0.6 mg 6%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle
Moringa oleifera sema foliklo, nekuirata
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Karbonhidrato 8.53 g
- Fibro 3.2 g
Graso 0.20 g
Proteino 2.10 g
Akvo 88.20 g
Vitaminoj
A-vitamino ekvivalento. 4 μg 0%
Tiamino (B1-vitamino)  0.0530 mg 4%
Riboflavino (B2-vitamino)  0.074 mg 5%
Nikotina acido (B3-vitamino)  0.620 mg 4%
Pantotena acido (B5-vitamino)  0.794 mg 16%
Piridoksino (B6-vitamino)  0.120 mg 9%
Foliata acido (B9-vitamino)  44 μg 11%
C-vitamino  141.0 mg 235%
Mineraloj
Kalcio  30 mg 3%
Fero  0.36 mg 3%
Magnezio  45 mg 12% 
Mangano  0.259 mg 12% 
Fosforo  50 mg 7%
Kalio  461 mg 10%
Natrio  42 mg 3%
Zinko  0.45 mg 5%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle
Moringa oleifera folio, sekigita
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Karbonhidrato 38.2 g
- Fibro 19.2 g
Graso 2.3 g
Proteino 27.1 g
Vitaminoj
Tiamino (B1-vitamino)  2.64 mg 203%
Riboflavino (B2-vitamino)  20.5 mg 1367%
Nikotina acido (B3-vitamino)  8.2 mg 55%
C-vitamino  17.3 mg 29%
Mineraloj
Kalcio  2003 mg 200%
Fero  28.2 mg 226%
Magnezio  368 mg 99% 
Fosforo  204 mg 29%
Kalio  1324 mg 28%
Zinko  3.29 mg 33%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto : www.treesforlife.org

Referencoj redakti

  1. Moringa oleifera ĉe Tropicos.org. En: IPCN Chromosome Reports. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  2. The Moringa Tree Arkivigite je 2018-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Miracle Tree helps in Niger‘s food crisis
  4. Der „Wunderbaum“ Moringa oleifera Informationsblatt der Moringafarm auf Teneriffa, abgerufen am 10. Januar 2018.

Literaturo redakti

  • W. Franke: „Nutzpflanzenkunde“. Thieme, Stuttgart 1997.
  • Geoff Folkard, P. John Sutherland: „Moringa oleifera: a tree and a litany of potential“. In: „Agroforestry Today“. Band 8, Nummer 3, 1996 S. 5–8.
  • V. H. Heywood: „Blütenpflanzen der Welt“. Birkhäuser, Basel-Boston-Stuttgart 1982.
  • Frank A. Mayer, Elkie Stelz: „Moringa stenopetala provides food and low-cost water purification“. In: „Agroforestry Today“. Band 5, Nummer 1, 1993, S. 16–18.
  • „Lexikon der Biologie“. Herder, Freiburg 1994.

Eksteraj ligiloj redakti