Moritz Hauptmann (* 13-an de oktobro 1792 en Dresdeno; † 3-an de januaro 1868 en Lepsiko) estis germana komponisto, violonisto kaj muzikteoriisto.

Moritz Hauptmann
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1792 (1792-10-13)
en Dresdeno
Morto 3-an de januaro 1868 (1868-01-03) (75-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • ĥorestrodirigento • muzika teoriisto • universitata instruisto • arthistoriisto
vdr
Moritz Hauptmann

Vivo redakti

Hauptmann ricevis sian muzikan edukadon i. a. de Ludwig Spohr, kun kiu lim ligis intima amikeco. En la jaro 1812 li eniris kiel violonisto la Dresdenan Kortego-Kapelon, kiun li anis ĝis 1815. Poste li iris al Rusujo, kie li donis ĉefe privatajn muziklecionojn. Komence de la 1820-aj jaroj Hauptmann revenis al Germanujo kaj fariĝis en 1822 violonisto ĉe la kortegokapelo en Kassel, kie li denove kunlaboris kun Spohr.

En la jaro 1842 Hauptmann fariĝis laŭ rekomendo de Gewandhaus-kapelmajstro Felix Mendelssohn Bartholdy (1809-1847) Thomas-kantoro kaj muzikdirektoro en Lepsiko. Ĉi tiun postenon li tenis ĝis sia morto. Malmulte poste li transprenis en la jaro 1843 la postenon de instruisto pri muzikteorio ĉe la tiea konservatorio. Kune kun Otto Jahn li fondis en la jaro 1850 la Bach-Societon, kies unua prezidanto li fariĝis. Li eldonis la unuajn tri volumojn de la eldono de la kompleta verkaro de Bach.

La 3-an de januaro 1868 Moritz Hauptmann mortis en la aĝo de 75 jaroj en Lepsiko. En la jaro 1873 strato en la okcidenta antaŭurbo de Lepsiko („Bach-Strato-Kvartalo“) estis nomata laŭ Moritz Hauptmann (Hauptmannstraße). Ankaŭ en la dresdena urboparto Mickten ekzistas Hauptmannstraße nomita laŭ li.

Verkoj redakti

Liaj komponaĵoj ampleksas kaj sakralajn kaj profanajn verkojn. Li komponis ĉefe ĥorverkojn, lidojn kaj motetojn. Kiel muzikteoriisto kaj -pedagogo li havis ĉefe en la dua duono de la 19-a jarcento bonegan famon. Al liaj lernantoj apartenis i. a. Hans von Bülow, Joseph Joachim, Friedrich Curschmann, Salomon Jadassohn, Karl Juljewitsch Dawidow, Gustav Graben-Hoffmann, Norbert Burgmüller, Hugo Staehle same kiel Ferdinand Breunung. Liaj muzikteoriaj traktaĵoj ege furoris. Liaj verkoj kaj lia agado nuntempe preskaŭ eniris forgeson.

Komponaĵoj redakti

  • Wunderbar ist mir geschehn
  • Himmelslicht
  • Wandrers Nachtlied
  • Die Nacht ist gekommen
  • Frühlingsliebe
  • Mailied
  • Abendruhe
  • Frühzeitiger Frühling
  • Herr, höre mein Gebet
  • Gebet „Gott sei uns gnädig“
  • Lobe den Herrn, meine Seele
  • Salve Regina
  • Morgengesang „Komm, lasset uns“
  • Christe, du Lamm Gottes
  • Wer unter dem Schirm des Höchsten
  • Lauda anima mea Dominum
  • Salvum fac regem, Domine (Verleih uns Frieden, Herr und Gott)
  • Meine Seel ist stille zu Gott (nach Psalm 62, 2+7) op. 53,1 (aperis en CV 2092)

Multaj lidoj por kantvoĉo kaj piano i.a. „Quel vago impallidir“ (Petrarca), op. 29,2 (aperinta en „Petrarca-Lieder“ H 7934, Editio Bärenreiter (2005)

Traktaĵoj redakti

  • Die Natur der Harmonik und der Metrik: zur Theorie der Musik. Nachdr. der Ausg. Leipzig, Breitkopf und Härtel, 1853. Hildesheim; Zürich; New York: Olms, 2002. ISBN 3-487-11703-7.
    • The nature of harmony and metre. New York: Da Capo Press, 1991, Reprint of the ed. London, Sonnenschein, 1893. ISBN 0-306-76298-6.

Kontribuo al muzikteorio redakti

Duismo laŭ Hauptmann redakti

Duismo estas laŭ Hauptmann, La naturo de la harmoniaro kaj de la metriko, 1853:

>>Ekzistas tri rekte kompreneblaj intervaloj. Ili estas neŝanĝeblaj.<<

Tonfunkcioj:

              1 = baza tono
              2 = kvintotono
              3 = granda tercio

Ekzemplo:

G 2   G estas 2 (perfekta kvinto) de C
e 3   e estas 3 (granda tercio)   de C
C 1   C estas 1.
C  1  C  estas 1.
a♭ 3  a♭ estas 3 (granda tercio)   de C.
F  2  F  estas 2 (perfekta kvinto) de C.

Ekde la trisono al triosono el trisonoj:

           C e G
       F a C   G h D
 1 fariĝas 2   2 fariĝas 1

estas:

                 Toniko
 Malsupra-Dominanto    Supra-Dominanto

Literaturo redakti

  • Robert Eitner: Hauptmann, Moritz. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 11, Duncker & Humblot, Leipzig 1880, S. 81–83.
  • Horst Heussner: Hauptmann, Moritz. In: Neue Deutsche Biographie (NDB). Band 8, Duncker & Humblot, Berlin 1969, S. 108 f.
  • Horst Riedel: StadtlexikonLeipzig von A–Z. ProLEIPZIG, 2005, S. 224.
  • Stadtarchiv Leipzig (Hrsg.): LEXIKON Leipziger Straßennamen. Verlag im Wissenschaftszentrum, Leipzig 1995, S. 98.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Moritz Hauptmann » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.