Moritz von Schwind

Moritz Ludwig von SCHWIND [moric fon ŝvint] (naskiĝis la 21-an de januaro 1804 en Vieno; mortis la 8-an de februaro 1871 en Pöcking, Supra Bavarujo) estis aŭstra pentristo kaj desegnisto.

Moritz von Schwind
Persona informo
Naskonomo Moritz Ludwig von Schwind
Naskiĝo 21-an de januaro 1804 (1804-01-21)
en Vieno
Morto 8-an de februaro 1871 (1871-02-08) (67-jaraĝa)
en Pöcking
Tombo Alter Südfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Alma mater Schottengymnasium • Akademio de Belartoj de Vieno
Memorigilo Moritz von Schwind
Familio
Frat(in)oj Franz Ritter von Schwind • August Freiherr von Schwind
Edz(in)o Louise von Schwind
Infanoj Hermann von Schwind • Anna Siebert • Helene von Ravenstein • Marie Baurnfeind
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto • grafikartisto • ilustristo
Verkoj Farewell at Dawn
vdr
Moritz von Schwind, litografio de Josef Kriehuber, 1827
Moritz von Schwind, proks. 1860

Vivo redakti

Moritz von Schwind estis unu el ses gefiloj de sekretario ĉe la sekreta kortega sekretariejo Franz Edler von Schwind kaj ties edzino Franziska von Holzmeister. Li vizitis komence la Skotogimnazion en Vieno, kie Nikolaus Lenau kaj Eduard von Bauernfeld estis liaj samklasanoj, kaj poste ekstudis ĉe la universitato. Verdire li devus fariĝonta oficisto kiel lia patro, sed ekde 1821 li studis ĉe Johann Peter Krafft kaj Ludwig Ferdinand Schnorr von Carolsfeld en la Akademio de Bildaj Artoj je Vieno. Dum sia viena tempo li estis en amikeco kun Franz Schubert, Franz von Schober, Leopold Kupelwieser kaj Franz Grillparzer. En la jaro 1828 li transloĝiĝis al Munkeno laŭ konsilo de Peter Cornelius, kiu peris al li komision por elpentrado de la bibliotekoĉambro de la bavara reĝino per scenoj el la poezio de Ludwig Tieck. Post vojaĝo tra Italujo en la jaro 1835 li verkis planojn por la munkena kastelo kaj por Burgo Hohenschwangau, ĉi lasta montrantaj scenojn el la vivo de Karolo la Granda, kion realigis Franz Xaver Glink. Komisioj el Saksujo kaj Badeno sekvis kaj diskonigis lin.

 
Wartburg: Der Sängerkrieg
 
Viena Ŝtata Operejo: Luneto Schubert

En la jaroj 1840 ĝis 1844 Moritz von Schwind vivis kaj verkis en Karlsruhe. Tie li konatiĝis kun sia posta edzino Luise Sachs, filino de majoro. Li eternigis ŝin per sia fama bildo „Die Hochzeitsreise“. En Karlsruhe li kreis ok rondmedalionojn por la kunsida salono de la Karlsruher statodomo kaj ornamis la ŝtuparejon kaj la teretaĝajn salonojn de la Ŝtata Artohalo per freskoj. Ekde 1844 ĝis 1847 li laboris en Frankfurto ĉe Städel-Muzeo. Tie li konstruis en 1845 la Schwind-Domon, vilao laŭ propra koncepto kun formoj de romantisma klasikismo. La balustradokampoj estas ormamitaj per terakotoj laŭ propra koncepto. En 1847 li fariĝis profesoro ĉe la Akademio de Vidaj Artoj je Munkeno. Al instrukomisioj en Frankfurto ĉe Majno kaj Munkeno sekviis perite per Franz von Schober la komisio de la vajmara hereda grandduko, realigi la elpentrado de la rebonigita Wartburg ĉe Eisenach. La murpentraĵoj verkita en 1854/55 sur la Wartburg – ekzemple „Sängerkrieg“ – apartenas al liaj plej konataj verkoj. La pentraĵoj montras monumentojn el la turinga historio, aparte el la vivo de Elizabeto de Turingujo. En 1855 li estis nobeligita al kavaliro same kiel siaj fratoj August kaj Franz. Siajn kartonaĵojn li povis eksporti al Glasgovo kaj Londono. En 1866/67 li verkis pri la elpentrado de la novkonstruita Viena Kortega Operejo en la la poste tiel nomata „Schwind-paŭzejo“. En la loĝio estas freskoj de Schwind, kiuj prezentas scenoj el „Zauberflöte“ de Mozart, en la paŭzejo tiaj el verkoj de aliaj komponistoj.

La malfrua verko de Schwind, „Melusinen-Zyklus“, estis celata kiel ornamo de ronda templo kaj estis finfarita duonjaron antaŭ lia morto. Tiujn bildojn ekspozicias la Aŭstra Galerio.

Moritz von Schwind estis entombigita sur la suda tombejo en Munkeno.

Verkaro redakti

Moritz von Schwind, kiu sub la influo de Peter von Cornelius kaj ties monumenta stilo alvenis al stilo karakterizata per malavareco kaj malmultaj figuroj, estis krom Carl Spitzweg la plej grava kaj populara pentristo de la germana malfrua romantismo. Liaj bildoj pri temoj el germanaj mitoj kaj fabeloj estas formitaj poezie kaj popolecaj. Krom la oleopentraĵoj li ankaŭ verkis atentindaĵojn sur la kampo de freskopentrado kaj de libroilustrado. Ekzemple li verkis ankaŭ multajn modelojn por la bildrakontaro Münchener Bilderbogen.

Honoradoj redakti

La strato Schwindstraße en Frankfurto ĉe Majno nomiĝas laŭ Moritz von Schwind. En la jaro 1874 oni nomis en Vieno (4-a distrikto) la straton Schwindgasse laŭ li.

Listo de selektaj verkoj redakti

  • Der Brotschneider (Vieno, Aŭstra Galerio), 1823, oleo sur tolo
  • Ritterliches Liebespaar (Wuppertal, Von der Heydt-Museum), proksimume 1824, oleo sur ligno, 40 x 33 cm
  • Der Erlkönig (Vieno, Aŭstra Galerio), proksimume 1830, oleo sur ligno
  • Freskoj en la munkena kastelo, 1832–36
  • Einweihung des Freiburger Münsters (Karlsruhe, Ŝtata Arthalo), 1836–38
  • Alegoriakj freskoj (Vieno, stupardomo de Wertheimstein-Vilao), 1840
  • Nixen, einen Hirsch tränkend (Munkeno, Galerio Schack), proksimume 1846, oleo sur tolo, 69 x 40 cm
  • Spielmann und Einsiedler (Munkeno, nova pinakoteko), proksimume 1846, oleo sur kartono, 61 x 46 cm
  • Rose (Berlino, Nacia Galerio), 1847, oleo sur tolo, 216 x 137 cm
  • Der Ritt Kunos von Falkenstein (Lepsiko, Muzeo de la Bildartoj), proksimume 1850–80, oleo sur tolo
  • Nächtlicher Zweikampf an einem Gartentor (Munkeno, Galerio Schack), proksimume 1850–60, oleo sur tolo, 57 x 35 cm
  • Symphonie (Munkeno, Nova Pinakoteko), 1852, oleo sur tolo, 166 x 98 cm
  • Freskoj sur Wartburg, inter ili Der Sängerkrieg (Wartburg ĉe Eisenach), 1853–55
  • Karl der Große zum Kaiser gekrönt (litografio 1856, bildoj pri la gemana historio)
  • Kaiser Rudolfs Ritt zum Grabe (Kiel, Arthalo), 1857, oleo sur tolo, 150 x 295 cm
  • Von den sieben Raben und der treuen Schwester (Vajmaro), 1857–58, akvareloserio
  • Morgenstunde (Munkeno, Galerio Schack), 1858, oleo sur ligno, 34 x 40 cm
  • Sama temo en simila realigo: Die Morgenstunde, Heslanda Landa Muzeo je Darmstadt
  • Rübezahl (Munkeno, Galerio Schack), 1859, oleo sur tolo
  • Abschied bei Tagesanbruch (Berlino, Nacia Galerio), 1859, oleo sur kartono, 36 x 24 cm
  • Im Hause des Künstlers (Munkeno, Galerio Schack), proksimume 1860, oleo sur tolo, 71 x 51 cm
  • Kaiser Maximilian I. in der Martinswand (Vieno, Aŭstra Galerio), proksimume 1860, oleo sur tolo
  • Apsidofreskoj kaj stacioj de via crucis (parokopreĝejo Sankta Nikolao, Bad Reichenhall), 1863
  • Freskoj, plafonbildoj kaj murpentraĵoj (Vieno, Ŝtatoperejo), 1864–67
  • Die Hochzeitsreise (Munkeno, Galerio Schack), 1867, oleo sur ligon, 52 x 41 cm
  • Freskoj Amor und Psyche (Schwind-Pavilono en Rüdigsdorf, Kohren-Sahlis)

Literaturo redakti

  • Sigmar Holsten (Hrsg.): Moritz von Schwind. Meister der Spätromantik. Hatje, Ostfildern-Ruit 1996. ISBN 3-7757-0632-1 (Katalogo de la samnoma ekspozicio, Staatliche Kunsthalle Karlsruhe, 12-an de oktobro 1996 ĝis 6-an de januaro 1997).
  • Silke Bettermann: Moritz von Schwind und Ludwig van Beethoven. Ein Maler der Romantik und seine Begeisterung für die Musik. Verlag Beethoven-Haus, Bonn 2004, ISBN 3-88188-084-4 (Katalogo de la samnoma ekspozicio).
  • Michael Dirrigl: Moritz von Schwind. Maler in München. Lectura-Verlag, Nurenbergo 2001, ISBN 3-934772-43-9.
  • Gerhard Pommeranz-Liedtke: Moritz von Schwind. Maler und Poet. Stool Verlag, Munkeno 1974, ISBN 3-7031-0387-6.
  • Barbara Rommé: Moritz von Schwind und die Wandbilder. Hatje, Ostfildern-Ruit 1996, ISBN 3-7757-0634-8.
  • Leopold Zahn: Moritz von Schwind. Recht, Munkeno 1922.
  • Friedrich Haack: M. von Schwind. 3. Auflage. Velhagen & Klasing, Bielefeld kaj Lepsiko, 1908. (Künstler-Monographien. Bd. 31). (InternetArchive),
  • Ulrike Olbrich: Das Märchen von der schönen Melusine. M. v. S.' Vollendung der zyklischen Bilderzählung als Ausklang der Romantik. VDG, Vajmaro 2003, ISBN 3-89739-334-4 (samtempe doktortezo, Universitato je Munkeno 2001).
  • Thomas Zeller: Die Architekten und ihre Bautätigkeit in Frankfurt am Main in der Zeit von 1870 bis 1950 (Beiträge zum Denkmalschutz in Frankfurt/M.; Bd. 14). Henrich Verlag, Frankfurt/M. 2004, ISBN 3-921606-51-9, paĝo 349.

Eksteraj ligiloj redakti