Mortelle Randonnée (filmo)

Mortelle Randonnée (Morta Irado) estas franca filmo de Claude Miller aperinta en 1983. Ĝi rakontas la travivaĵojn de detektivo, kiu postsekvas junulinon tra Eŭropo.

Mortelle Randonnée
filmo
Originala titolo Mortelle Randonnée
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1983, 13 jan. 1984
Ĝenro novnigra filmo, amafera filmo, filma dramo
Kameraado Pierre Lhomme
Reĝisoro(j) Claude Miller
Scenaro Jacques Audiard • Michel Audiard
Filmita en Parizo
Muziko de Carla Bley
Rolantoj Michel Serrault • Isabelle Adjani • Stéphane Audran • Macha Méril • Sami Frey • Geneviève Page • Jean-Claude Brialy • Guy Marchand • Chantal Banlier • Clarisse Deudon • Dominique Frot • Étienne Chicot • Franca Tamantini • François Bernheim • Hervé Claude • Jean Lemaître • Jeanne Herviale • Luc Béraud • Marcel Berteau • Michel Carnoy • Michel Such • Patricia Millardet • Patrick Bouchitey • Philippe Lelièvre
IMDb
vdr

Temo redakti

Laca, eluzita de la vivo, Beauvoir, kromnomita l'Œil (la okulo) fare de gangsteroj kaj banditoj, laboras en la detektiva agentejo de S-ino Schmitt-Boulanger. Jarojn antaŭe, li ĝuis familian vivon kun filineto nomita Marie sed lia edzino forlasis lin kunpreninte ilian filinon, kiun li neniam revidis, kaj kies portreton li konservis sur lerneja foto. Dum enketo, li kruciras la vojon de Catherine Leiris, nestabila 20-jara junulino, kiu murdas kaj priŝtelas riĉajn virojn. Anstataŭ denunci ŝin, l'Œil decidas ŝirmi ŝin, sentante por ŝi amuzitan scivolemon kaj mortan allogon. L'Œil rapide asocias la junulinon al sia malaperinta filino kaj sekvas ŝin en ŝia mortiga periplo, de Montekarlo ĝis Biarritz, de Falstaff de Bruselo ĝis Romo, de hotelo Brenner en Baden-Baden ĝis Miami Fast Food en Seine-Saint-Denis.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Pri la filmo redakti

  • Menciindas diferencoj inter la originala versio aperinta en 1983 kaj la versio nun havebla en DVD. La filmo trairis ioman remuntadon kun ŝanĝitaj aŭ forigitaj nomoj kaj scenoj.
  • En la romano, ambaŭ protagonistoj vojaĝas tra Usono anstataŭ Eŭropo.

Eksteraj ligiloj redakti