Mortigu nin ĉiujn

Mortigu nin ĉiujn (itale: Ammazzateci tutti) estas itala kontraŭmafia movado, kies celo estas la disvastigo al junularo je kulturo de laŭleĝo kaj batalo kontraŭ la mafio. Ĝi havas disbranĉiĝojn en la tuta lando, estas senpartia kaj havas retan organizaĵon.

Mortigu nin ĉiujn
organizaĵo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La nomo de la movado venas de la moto E adesso ammazzateci tutti ("Kaj nun mortigu nin ĉiujn") uzita dum la unua manifestacio de la movado. Ankaŭ konata kiel la movado Ragazzi di Locri ("Geknaboj de Locri") ĝi naskiĝis en Locri (Kalabrio) en 2005 kiel movado kontraŭ-'Ndrangheta pro ideo de Aldo Pecora (nune proparolanto de la movado) kaj aliaj junuloj post la mortigo de vicprezidanto de la regiona konsilio de Kalabrio, Francesco Fortugno. Komence ĝi konsistis sole el geknaboj (studentoj), sed poste ĝi ricevis la helpon ankaŭ de plenkreskuloj, ĉefe de familianoj de viktimoj de mafio.

Eksteraj ligiloj redakti