Morta peko

en kristanismo, peko, kiu povas damni homon, kiu ne pentas antaŭmorte
(Alidirektita el Mortopeko)

La morta peko estas grava kontraŭmorala, laŭ la konvinkoj de la Katolika Eklezio kaj de iuj aliaj protestantaj Eklezioj, kiu kondamnigas, postmorte, la pekulon al la infero. Tiuj pekoj estas konsiderata “mortoportaj” ĉar ili konstituas rompon kun la saviga Graco de Dio: la animo de la pekulo fariĝas “morta”, ne nur febligita.[1]

Mezepoka ilustraĵo pri la Infero en la "Hortus deliciarum" (el manuskripto de Herrad of Landsberg, ĉirkaŭ 1180).

La frazo estas uzata en la 1-a epistolo de Johano "“Se iu vidas sian fraton pekantan pekon ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li petegu. 17 Ĉia nejusteco estas peko; kaj ekzistas peko ne al morto.”"

Laŭ la katolika teologio redakti

En la teologio de la Katolika Eklezio, la morta peko, malsame ol la veniala peko, por efektiviĝi devas kontentigi ĉiujn la sekvajn kondiĉojn:

  1. ĝia objekto devas koncerni gravan materion. precizigita de la Dekalogo;
  2. ĝi devas esti plenumita en plena konscio;
  3. ĝi devas esti efektigita en libera konsento [2]

En la malfrua [[20-a jarcento, post la Dua Vatikana Koncilio, la instruo en la katolika eklezio pri la morta peko estis objekto de duboj, responde al kio papo Johano Paŭlo la 2-a rekonfirmis la tradician doktrinon per la encikliko Veritatis splendor. En la nuna katekismo estas asertate: “La morta peko estas radika ebleco de la homa libera volo, kien la sama kristana amo. Ĝi havas, kiel konsekvencon, la perdon de la karitato, kaj de la sanktiga graco. Se ne estas elaĉetita per la pento kaj per la pardono de Dio, ĝi provokas la ekskludon el la Regno de Kristo kaj la eternan morton: fakte, nia libero havas la povon fari la definitivajn elektojn, neŝanĝeblajn. Tamen, ankaŭ se oni povas juĝi ke ago estas en si mem grava kulpo, oni devas lasi la juĝon sur la personoj al la justeco kaj mizerikordo de Dio" (n. 1861), kaj ke la “animoj de tiuj kiuj mortas en la morta peko, postmorte sin trovas deigitaj el Dio dum al Li plenkore tendencas, nome en la infero. (n. 1035).”

La mortaj pekoj ne faras definitivan deiĝon el Dio ĉar ili estas pardoneblaj kiel ĉiuj pekoj kiam la pekulo pri ili pentas kaj engaĝiĝas ripari kaj ne plu peki. Restas tamen la puno repagenda.

Notoj redakti

  1. Katekismo de la Katolika Eklezio.
  2. Catechismo della Chiesa Cattolica

Bibliografio redakti

  • Chiesa cattolica, Catechismo della Chiesa cattolica, Città del Vaticano, 1992 (ISBN 88-209-1888-9).
  • En la katekismo de la katolika Eklezio estas listigitaj iuj mortaj pekoj. Vidu la nn. 2480, 2380, 2148, 2434…
  • The Catholic Encyclopedia. Novajorko: Robert Appleton Company.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti