Mortotuko de Arquata

Temas pri Arquata del Tronto, urbeto de Markio (Italio), en kies preĝejo estas kultata la mortotuko de Arquata, kiu unuavide ŝajnas simila al tiu unika de Torino, nome senvernisa, radie alestiĝinta kaj “mirakle produktita per simpla kontakto kun la origina de Torino”.

Historio redakti

De kiam, komence de la 16-a jarcento ekdisvastiĝis de kutimo montri etendita la torinan mortotukon, komencis ankaŭ la tradicio reprodukti, sammezure, la figuron videblan sur la teksaĵo de Torino. Kaj aperis multego da tiuj kiuj iom post iom perdis valoron aŭ estis forgesitaj.
La 17-a jarcento aldoniĝis ankaŭ nova metodo de reprodukto: la verko, realigita samforme kaj sammezure, estis apogita sur la origina kvazaŭ por ĉerpi pli da sankteco, kaj por pri tio certigis oni skribis sur la produktaĵo: Extractum ab originali, Extractum ex originali (devenigita de la origina). Tiu skribaĵo aperas en multaj ekzempleroj (el tiuj hodiaŭ konserviĝas ĉirkaŭ 50), inter kiuj en tiu de Arquata. En tiu lasta la kvalito “penttita” ne tuj manifestiĝis.
De tuj oni opiniigis ke la fenomeno “Mortotuko de Torino” ne unikas kaj male io produktebla per homa kvankam nekonata aktiveco.

Scienca esploro redakti

Sinsekva esploro pri la “Arquata” teksaĵo, efektigita de scienculoj kaj per la scienca ilaro de la ENEA montris ke ankaŭ tiu ekzemplero entenas la spurojn de verniso, kaj ke la imagita efiko de radia elfluo estas nura supozo. La bildo, fakte, sur la torina mortotuko ŝuldiĝas al dehidratizo kaj oksidado, ekstreme surfaca, de la lina celulozo, kies origino restas mistera ĝis nun. La scienculoj de Agenzia nazionale per le nuove tecnologie, l'energia e lo sviluppo economico sostenibile sukcesis ankaŭ reprodukti ekzempleron tute identan al tiu Auquata.

 
Dekrucigo kun la "Mortotuko de Torino" de Il Fiammenghino

Restas, do, pruvata la pentra origino ankaŭ de la mortotuko de Arquata, kies bildon la legendo emis kredidi produktita per simpla kontakto kun la origina figuro.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Fossati Luigi, Le copie della Sacra Sindone: [1]
  • Marinelli Emanuela, Marinelli Maurizio, The copies of the Shroud, Proceedings of the International Workshop on the Scientific approach to the Acheiropoietos Images, ENEA, Frascati, 4-6 May 2010.