Mortmasko de Napoleono

(Alidirektita el Mortula masko de Napoleono)

La mortmasko de Napoleono estas la printo de la vizaĝo de la imperiestro Napoléon Bonaparte, farita nelonge post lia morto, muldita el gipso.

Napoleona masko, laŭ la masko Antommarchi

Ekzistas pluraj maskoj, ĉiuj prezentitaj kiel la aŭtentika printo de la vizaĝo de Napoleono, ĉiuj nomitaj laŭ la nomoj de unu el la kuracistoj de Sankta Heleno kiuj faris la printon : Archibald Arnott, Francis Burton kaj François Antommarchi. La oficiala masko ekspoziciita en la Muzeo pri Armeo de la Hotelo de la Invalidoj (Parizo) estas la « masko Antommarchi[1]».

Historio de la masko redakti

La 5-an de majo 1821 je la 17a kaj 49 minutoj mortis Napoleono Bonaparto, kaptito de la britoj en la insulo Sankta Heleno.

Inter la membroj de tiu malgranda kolonio, kiu vivis apud la Imperiestro, Grafino Bertrand, edzino de la Granda Marŝalo Henri Gatien Bertrand, decidis muldi la kapon de la fama malliberulo, antaŭ la nekropsio. La decidon aprobis la Sankta-Helena guberniestro, Sir Hudson Lowe.

Sed ĉar la gipso mankis en Jamestown, ĉefurbo de la insulo, Grafino Bertrand, proponis pisti kelkajn statuojn por ricevi la necesan materialon. Ŝi ne sciis, ke tio ne estas la maniero por akiri gipson por muldado. Neeblis fari muldadon la 6-an de majo matene. La nekropsio okazis, kaj la enbalzamigo fare de Doktoro Antommarchi.

Dumtempe, Doktoro Francis Burton, iris kolekti gipsoŝtonon, kies minon li konis en la insuleto de George-Island, en la sudoriento de la Sankta Heleno. La gipso ricevita post malbona gipsfarado ne estis bonkvalita. La 7-an de majo, Antommarchi malkonsentis fari muldon. Burton do prezidis tiun delikatan operacion, Sed li iom tro ambiciis kaj volis muldi la tutan kapon (oni tiam kredis je la frenologio, kaj oni povis opinii, ke la tuberoj de la Napoleona kranio estis ekzamenindaj).

Pro la malbona gipso, la muldilo rompiĝis je tri partoj kiam oni demetis ĝin. Sed malfruis, oni metis la korpon en la ĉerkon. En la posta tago, la 8-an de majo matene, Antommarchi kaj Burton kunvenis kaj kune procedis al la elmuldo el la negativoj antaŭtage faritaj. Ankoraŭ okazis malbonaĵo: kredante povi ricevi po plurajn kopiojn el unu muldilo, ili faris elmuldaĵon el ĉiu peco unuope. Sed estis neeble liberigi la muldaĵon sen detrui la muldilon.

La kapo de la Imperiestro estis en tri partoj malfacile kunigeblaj. La plej granda kongruis al la vizaĝo kun la komenco de la maldekstra orelo, la dua parto, al la kranio, la dekstra flanko de la kapo kaj la orelo, fine la lasta al la kolo, la mentono kaj la malsupra maldekstra flanko de la kapo.

La 9-an de majo, Doktoro Burton konstatis, ke la plej granda maska fragmento (la vizaĝo) estis prenita kaj enpakita de Grafino Bertrand kaj Doktoro Antommarchi. Malgraŭ siaj protestadoj, Doktoro Burton neniam sukcesis rehavi la maskan eron : la kapo, almenaŭ unu parto, en la pakaĵo de Antommarchi, kun la aprobo de Grafino Bertrand, iris en Eŭropon.

De 1822, pluraj maskoj tre malsimilaj unu de la aliaj aperas. Antommarchi estis en Italio, en Florenco, ĉe la skulptisto Antonio Canova : verŝajne la celo de tiu vizito estis kompletigi la mankantajn partojn de la masko, sed Canova mortis antaŭ plenumi la taskon.

Li proponis al la publiko, per subskripcio, tiaspecan maskon en 1833. Sed tiu masko mankis je aŭtentikeco pro ĝia reformado kaj mallerta riparo (ĉe unu el la eldonoj, unu orelo estis mislokita, tro proksime de la vizaĝo kaj tro alte).

Koncerne la aliajn kopiojn, asertitaj esti tiuj de la Imperiestro, ili estas tiom malsimilaj, ke iliaj pretendoj pri vereco estas malfacile kredindaj.

Arta deturno redakti

L'avenir des statues (la estonto de la statuoj) de René Magritte figuras la maskon de Napoleono, farbita ĉiela bluo kun nuboj[2].

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti