Moseo SZÉKELY, hungare SZÉKELY Mózes [sekej mozeŝ] (naskita ĉirkaŭ 1550 en Udvarhely; mortinta la 17-an de julio 1603 en Braŝovo) estis princo de Transilvanio.

Moseo Székely
Princo de Transilvanio
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1552 (1552-11-30)
en Odorheiu Secuiesc
Morto 17-an de julio 1603 (1603-07-17) (50-jaraĝa)
en Braŝovo
Ŝtataneco Princlando Transilvanio vd
Familio
Edz(in)o Anna Kornis vd
Profesio
Okupo suvereno vd
Princo de Transilvanio
Dum aprilo - julio 1603
Antaŭulo Sigismundo Báthory /
Rudolfo
Sekvanto Rudolfo /
Stefano Bocskai
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En 1575 Moseo Székely estis jam komandanto de sikuloj en la batalo de Kerelőszentpál. Li sekvis la reĝon Stefano Báthori ankaŭ al Pollando, kie li fariĝis la komandanto de infanterio en kontraŭrusa milito de la reĝo. Reveninte al Transilvanio, li iĝis internulo de Sigismundo Báthori, li ricevis bienojn kaj en 1591 leviĝis inter magnatojn. Li fariĝis ĉefkomandanto de Andreo Báthori kaj poste de Mikaelo de Valaĥio. En 1601 li alfrontis la vojvodon kaj generalon Basta. Komence de 1603 helpe de turkoj li alvenis kun armeo en Transilvanion kaj kun nobelaro elbatis la armeon de la imperiestro. En aprilo 1603 li estis elektita de la parlamento kiel princo de Transilvanio kaj la 8-an de majo 1603 surtronigita, sed la sikuloj turnis kontraŭ li kaj kun vojvodo de Valaĥio, Radul apud Braŝovo neniigis lian armeon. En batalo mortis ankaŭ li.

Fonto redakti