Moskvaj Novaĵoj

(Alidirektita el Moskovskiye Novosti)

Moskvaj Novaĵoj (ruse: Moskovskie Novosti aŭ angle: Moscow News) estas sovetia kaj rusa socipolitika gazeto publikigita ĝis 2014 kaj relanĉite kiel reta eldono en 2020. Ĝi estis ĵurnalo de la Unio de sovietiaj amikec-asocioj kaj kulturaj ligoj kun eksterlando kaj de pres-agentejo Novosti. Ĝi enhavis komentitajn informojn pri la eventoj kaj procedoj en la vivo de la soveta socio, ĝiaj problemoj kaj perspektivoj kaj la plej gravaj eventoj en la mondo.

En la sovetia tempo, la gazeto estis presita ankaŭ en Usono, Israelo, Germanio kaj Aŭstralio, kaj entute estis disvastigita en naŭ diversaj lingvoj (germana, greka, hungara, itala, rusa, angla, araba, hispana, franca) en 140 landoj de la mondo.

Esperanto redakti

Almenaŭ unu ekzemplero (provnumero) de la gazeto estis ankaŭ eldonita en Esperanto en aprilo 1989, sub la lingva redaktado de Vladimir Samodaj.