Moskva (misila krozoŝipo)

Rusia militŝipo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Moskva (apartigilo)

Moskva (ruse Москва, "Moskvo"), antaŭe Slava (ruse Слава, "Gloro"), estis misila krozoŝipo de la Rusia Mararmeo. Ĝi estis la unua ŝipo de la Slava-klasa krozoŝipo (Projekto 1164 Atlant) kaj estis nomita laŭ la ĉefurbo Moskvo. Ĝi estis la flagŝipo de la Nigramara floto de Rusio kaj gvidis la maran atakon de Rusio al Ukrainio.[1][2] Kun ŝipanaro de 510 homoj, ĝi estis grava simbola kaj armea posedaĵo de Rusio.

Moskva
Moskva (2012)

Moskva (2012)

Bazaj indikoj Moskva (2012)
Tipo Misila krozoŝipo
Klaso Slava
Komenco de konstruado 1976
Surigita sur akvo 1979
Donita en servon 1982
Sorto Sinkis la 14-an de aprilo 2022
Taktikaj-teknikaj datenoj
Mergospaco
Longo 186,4 m
Larĝo 20,8 m
Mergo 8,4 m
Movumo 12 490 t
Rapideco 32 knotoj
Atingebleco
Ŝipanaro 510
Armilaro
vdr

La 13-an de aprilo 2022, du ukrainaj oficialuloj diris ke Moskva estis trafita de ukrainaj kontraŭ-ŝipaj krozmisiloj "R-360 Neptun" kaj estis brulanta en malkvieta maro. La Rusia ministerio pri defendo raportis, ke la ŝipo estis grave difektita post incendio kiu kaŭzis eksplodon de municio. La sekvan tagon, post klopodo treni ĝin al haveno, Moskva, la fiero de ĉiuj rusoj, finfine sinkis.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Ljunggren, David, "Russia says ammunition blast damages flagship of Black Sea fleet - Interfax", Reuters, Aprilo 13, 2022. Kontrolita 14 Aprilo 2022.
  2. Cruiser Moskva retains buoyancy, explosions of ammunition stopped — Defense Ministry Arkivigite je 2022-04-14 per la retarkivo Wayback Machine 14 April 2022, tass.com, accessed 14 April 2022
  3. Pjotr Sauer; Julian Borger. "Russia says Moskva cruiser has sunk after reported Ukrainian missile strike", The Guardian, Aprilo 14, 2022. Kontrolita 14 Aprilo 2022.