Moskva Geja Parado

La Moskva Geja Parado (ruse Московский Гей-Прайд, angle Moscow Gay Pride) estas manifestacio de lesboj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj. Ĝi intencis okazi en majo ĉiujare ekde 2006 en la rusia ĉefurbo Moskvo, sed estis regule malpermesita de la Moskva registaro, estrita de urbestro Jurij Luĵkov ĝis 2010. La manifestacioj en 2006, 2007 kaj 2008 estis ĉiuj akompanitaj de homofobaj atakoj, kio estis evitita en 2009 per ŝanĝo de la loko de la manifestacio je la lasta minuto. La organizantoj de ĉiuj manifestacioj estis Nikolaj Alekseev kaj la rusia homrajta GLAT-projekto Gayrussia.ru. En junio 2012, moskvaj tribunaloj realigis centjaran malpermeson de defiladoj de gejoj.

Internacia Gejparado en Moskvo 2011