Moskva provinco
Moskva provinco estas federacia subjekto de Rusio, la plej dense loĝata provinco de Rusio, situas en Centra federacia regiono. Kelkaj ĝiaj partoj estas fakte apudurboj de Moskvo.
Subjekto de Rusia federacio | |
Moskva provinco
Московская область | |
Flago | Blazono |
Administrado | |
---|---|
Federacia distrikto | Centra federacia regiono |
Administra centro | Moskvo |
Guberniestro | Andrej Vorobjov |
Fondita | 14-a de Januaro 1929 |
Demografio | |
Loĝantaro | 7 095 120 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 155 loĝ./km² |
Oficiala lingvo | Rusa |
Etnoj | rusoj (91,0 %) ukrainoj (2,2 %) (Stato: 2002)[2] |
Geografio | |
Areo | 45 799 km²[3] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 140000–144999 |
Aŭtokodoj | 50, 90, 150, 190, 750 |
OKATO | 46 |
ISO 3166-2 | RU-MOS |
Retpaĝaro | www.mosoblonline.ru |
![]() | |

Urbego Moskvo situas ene de Moskva provinco, sed estas aparta federacia regiono. Sidejoj de la provincaj institucioj (estraro, ministerioj ka.) estas ĉefe en Moskvo.
Laŭ volumeno de industria produktado la Moskva provinco okupas la duan lokon inter la regionoj de Rusio (post Moskvo mem).
Historio Redakti
Fondita en la 14 de januaro 1929.
Geografio Redakti
Moskva provinco limas al Moskvo, Kaluga provinco, Smolenska provinco, Tverja provinco, Jaroslavla provinco, Vladimira provinco, Rjazanja provinco, Tula provinco.
La provinco situas en centro de Orienteŭropa ebenaĵo. La reliefo de Moskva provinco estas ĉefe ebena.
La klimato de Moskva provinco estas modera kontinenta, sezoneco estas eksplicita. Someroj estas varmaj, vintroj estas modere malvarmaj. Averaĝaj januaraj temperaturoj estas -10 °C, juliaj 19 °C, jaraj 5 °C.
Ĉiuj riveroj en Moskva provinco apartenas al la baseno de la Volgo. La plej gravaj riveroj de Moskva provinco estas Okao, Moskva, Klazjma.
Urboj Redakti
En Moskva provinco situas 77 urboj (2012).
Administra divido Redakti
Moskva provinco konsistaj el 36 administraj distriktoj kaj 36 urboteritorioj. Lasta teritoria aliorganizado okazis en 2015.
Vidu ankaŭ Redakti
Referencoj Redakti
- ↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Ĉislennostj i razmeŝĉenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
- ↑ Naselenie po nacional'nosti i vladeniju russkim jazykom po sub"ektam Rossijskoj Federacii (ruse) (XLS). Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2002 goda. Alirita 2011-11-01.
- ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-27. Alirita 2011-07-20.
Ĉefurbo: Moskvo
Belgoroda provinco | Brjanska provinco | Ivanova provinco | Jaroslavla provinco | Kaluga provinco | Kostroma provinco | Kurska provinco | Lipecka provinco | Moskva provinco | Moskvo | Orjola provinco | Rjazanja provinco | Smolenska provinco | Tambova provinco | Tula provinco | Tverja provinco | Vladimira provinco | Voroneĵa provinco