Mosonmagyaróvár

Hungaria urbo

Mosonmagyaróvár [moŝonmadjarovar] estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron en Distrikto Mosonmagyaróvár, kies centro estas. La loknomo estas germane Wieselburg-Ungarisch Altenburg. La loknomo signifas: moson-madjara-malnova-fortikaĵo. Anstataŭ la longa nomo en la regiono oni neoficiale uzas la vorton Móvár.

Mosonmagyaróvár
urbo
Fortikaĵo de Mosonmagyaróvár, uzata de universitatanoj
Fortikaĵo de Mosonmagyaróvár, uzata de universitatanoj
Fortikaĵo de Mosonmagyaróvár, uzata de universitatanoj

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hungario
Regiono Okcidenta Transdanubio
Departemento Győr-Moson-Sopron
Adreso Fő u. 11

9200 Mosonmagyaróvár

Komunumaro Lucsony, Moson, Magyaróvár, Stadtmitte, Majrok
Poŝtkodo 9200
Telefonkodo (+36) 96
Kodo laŭ KSH 04783
Retpaĝaro www.mosonmagyarovar.hu
Politiko
Urbestro (ekde 2015) István Árvay[1] (Fidesz-KDNP-Nemzeti Fórum-MPKE-LABE)
Demografio
Loĝantaro 32 752  (1-a de januaro 2015)[2]
Loĝdenso 382,02 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 52′ N, 17° 16′ O (mapo)47.86666666666717.266666666667Koordinatoj: 47° 52′ N, 17° 16′ O (mapo)
Areo 85,35 km² (8 535 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Mosonmagyaróvár (Hungario)
Mosonmagyaróvár (Hungario)
DEC
Mosonmagyaróvár
Mosonmagyaróvár
Situo de Mosonmagyaróvár
Mosonmagyaróvár (Győr-Moson-Sopron)
Mosonmagyaróvár (Győr-Moson-Sopron)
DEC
Mosonmagyaróvár
Mosonmagyaróvár
Situo de Mosonmagyaróvár

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mosonmagyaróvár [+]
vdr
Katolika kirko en Mosonmagyaróvár

Situo Redakti

Mosonmagyaróvár situas en Malgranda Hungara Ebenaĵo laŭ la ĉefvojo kaj fervojo inter Győr kaj Vieno. Ĝi troviĝas ĉe la kunfluo de riveroj Mosoni Duna kaj Leitha. La plej grava geografia trajto de teritorio de Mosonmagyaróvár estas, ke ĝi situas en la nordokcidenta angulo de Malgranda Ebenaĵo en la baseno de Győr, ĉe la renkonto de Szigetköz kaj la rando de Hanság, en la mezo de ebenaĵo de Mosoni. La ebenaĵon apartigas la riveroj Mosoni Duna, kiu estas branĉo de Danubo) kaj Leitha kiu enfluas ĝin en la sudorienta parto de la urbo. Danubo dum la jarmiloj plenigis la teritorion per grua sedimento kiun kovras flava argila sablo en varia dikeco formante kelkloke montetojn, kiel Templomdomb en la norda parto de la urbo aŭ Királydomb en la koro de Moson.

En 1939 Moson ka Magyaróvár kuniĝis. La komunumo estas universitata kaj industria urbo. Apud la urbo estas radiostacio por la dua programo de Hungara Radio.

Salvo Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Salvo en Mosonmagyaróvár.

Dum la revolucio en 1956 loĝantaro kuniĝis antaŭ kazerno de la limgardistoj. El mitralo la soldatoj faris salvon. Ili uzis eksplodajn kuglojn, kiuj estis malpermesitaj laŭ la internaciaj kontraktoj. La rezulto estis terura, kaŭzinte gravajn vundojn kaj mortojn de pluraj homoj.

Tiu okazintaĵo estis la plej terura en 1956. Post 1990 oni akuzis 4 ekssoldatojn, el kiuj 1 ricevis suspenditan verdikton pri 2 jaroj.

 
Fortikaĵo de Mosonmagyaróvár
 
Urbomeza vido en Mosonmagyaróvár

Vidindaĵoj Redakti

Famuloj Redakti

Ĝemelurboj Redakti

Eduko Redakti

Esperanto-movado Redakti

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Referencoj Redakti

  1. Mosonmagyaróvár települési választás eredményei (magyar nyelven) (html). Országos Választási Iroda, 2014. október 13. (Hozzáférés: 2014. december 23.)
  2. Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)