Mosquera (Kundinamarko)

Mosquera [mosKEra] estas urbo kaj unu el 116 municipoj de la departemento Kundinamarko, Kolombio. Ĝi situas proksimume 10 kilometrojn de Bogoto, kaj 2516 metrojn super marnivelo. Ĝi formas parton de la Metropola areo de Bogoto, laŭ la censo de DANE de 2005. Mosquera limas kun la municipoj Madrid, Funza, Bojacá kaj Soacha.

Mosquera
municipo de Kolombio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 91 282  () [+]
Loĝdenso 853 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 4° 42′ N, 74° 14′ U (mapo)4.707778-74.232778Koordinatoj: 4° 42′ N, 74° 14′ U (mapo) [+]
Alto 2 516 m [+]
Areo 107 km² (10 700 ha) [+]
Mosquera (Kundinamarko)
Mosquera (Kundinamarko)
DEC
Mosquera
Mosquera
Situo de Mosquera
Mosquera (Kolombio)
Mosquera (Kolombio)
DEC
Mosquera
Mosquera
Situo de Mosquera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mosquera, Cundinamarca [+]
vdr

La municipo estas trapasata de la aŭtoŝoseo Bogoto-Mosquera-Madrid-Facatativá de oriento okcidenten. En la lastaj jaroj oni konstruis kvartalojn de socia intereso pro la proksimeco al Bogoto kaj la malalta prezo de la terenoj en la municipo, kio allogis ankaŭ transnaciajn entreprenojn kiel la ĉilia Cencosud setliĝi en la municipo, kiu havas ankaŭ industriajn klopodojn per fabrikoj de nutraĵoj, konstrumaterialoj ktp.

Tomás Cipriano de Mosquera, Prezidento de Kolombio, en kies honoro oni tiele nomigis la municipon.

Homa setlado estis dokumentita el prahistorio ĉar troviĝis en la ĉirkaŭoj rokpentraĵoj. En 1903 setlis en Mosquera la Salesianoj, kiuj konstruis templon, tombejon kaj lernejon.

La municipo havas gravan aktivecon en agrikulturo kaj brutobredado de bovinoj por produkti lakton en la tre ampleksaj bienoj de la areo kaj pro la bona kvalito de ties terenoj. Kreskis ĉefe la kultivojn de spinacoj, florbrasikoj, laktukoj, karotoj, celerio, ajlo, terpomoj kaj pizoj inter aliaj. Oni teknikigis kaj la semadon kaj la rikoltadon. Kvankam en Mosquera oni kultivas florojn kiel ĉe Funza kaj Madrid, Mosquera elstaras pli en la kultivo de legomoj. En brutobredado oni bredas la rasojn Holstein kaj Normana, kaj por lakto kaj por viandp, dum estas ankaŭ bredado de pli malgrandaj specioj kiel porkoj kaj kokoj. La sektoro de komerco kaj de servoj estas reprezentata de vendejoj kiel stokejoj, plibeligejoj, vestejoj, drogoj, retkafejoj, superbazaroj, restoracioj ktp.