Mosro (angle: Mothra, japane: モスラ Mosura) estas fikcia estaĵo de la serio de filmoj de Godzilo. Ĝi estas monstro (japane: 怪獣 kaiju) forme giganta tineo. Ekde ĝia debuto ĝi aperadis en pluraj filmoj.

Mosro
Fluganta Mosro
Fluganta Mosro
fictional butterfly • dio de fikcia verko • filma rolulo • japana monstrego
Kreita de Shinichiro Nakamura, Yoshie Hotta, Takehiko Fukanaga
Verko serio de filmoj de Godzilo, Mothra (filmo)
Rolita de Haruo Nakajima
Informoj
Reala nomo Mothra, Mosura, Mosuro, モスラ
Sekso sen valoro
Specio giganta tineo
Povoj silkpafo, flugo, metamorfozo, uraganoj, toksa pafo, magia energio
Amikoj iafoje Godzilo
Malamikoj iafoje Godzilo
vdr

Nomo redakti

La nomo Mosro havas originon el la angla nomo de la monstro, kio estas Mothra. La angla nomo originas de japana nomo モスラ (Mosura). La japana nomo originas de la angla vorto moth, kio signifas "tineo", kaj finaĵo ra el la vorto ゴリラ (Gorira, "gorilo") same kiel Godzilo.

Priskribo redakti

La ikoneca dezajno de la estaĵo Mosro estas bruna giganta raŭpo kun bluaj okuloj. Ĝia imagino estas kolora con ornamoj de papilioj kaj tineoj. La ornamaĵoj kiuj estas en ĝia supro aspektas kiel okuloj. En la unuaj filmoj estis marioneto regata home kaj en la novaj filmoj estas kreita per komputilo.

La dezajno de Mosro malsimilas de aliaj monstroj de Toho (kreanto de ĉi tiuj japanaj monstroj). Aliaj monstroj de Toho estis grizaj kaj sen koloroj, sed Mosro estis tre kolora kaj kun ornamaĵoj. Mosro estas giganta insekto kiu loĝas en tropika insulo kie estas adorata die. Ĝi estas pacama estaĵo, ĝi batalas nur kiam ĝi aŭ ĝiaj kredantoj estas danĝere. La gvidantoj de la popolo, kiu adoras ĝin estas du feinoj ĝemelaj, kiuj ĉiam kantas la kanton de Mosro (japane: モスラの歌 Mosura-no Uta).

Mosro havas plurajn specialajn povojn. Ĝiaj povoj estas:

  • silka pafo,
  • flugo,
  • metamorfozo,
  • krei uraganojn,
  • toksa pafo,
  • atakoj de magia energio.[1][2]

Mezuroj de Mosro:

  • 30 - 180 m de longo (larve),
  • 9000 - 15000 t de pezo (larve),
  • 15000 - 25000 t de pezo (imagine),
  • 75 - 250 m de flugildistanco (imagine).[2][1]

Mosro iafoje estas aliancano de Godzilo aŭ iafoje ĝia kontraŭulo.

La Kanto de Mosro redakti

La Kanto de Mosro (japane: モスラの歌 Mosura-no Uta) estas preĝo de la popolo de la tropika insulo kie loĝas Mosro. Ĝi estas kantata de la feinoj ĝemelaj.

Malaje redakti

Mosura ya Mosura

Dongan kasakuyan indo muu

Rusuto uiraandoa, hanba hanbamuyan, randa banunradan

Tounjukanraa

Kasaku yaanmu

Traduko redakti

Mosro, ho Mosro

Per la povo de via praulo

Donu la povon por viaj kredantoj

Kaj montru

Vian povon

Japane (romaĝi) redakti

Mosura ya Mosura

Tasukete yo te yobeba

Toki o koete, umi o koete, nami no yo ni

Yate kuru

Mamorigami!

Traduko redakti

Mosro, ho Mosro

Se ni alvokus vin pro helpo,

Tra tempo, tra maro, kiel ondo

Vi venus,

Nia anĝela gardisto!

Ricevo redakti

Mosro estas unu el la plej popularaj monstroj de Toho, la dua post Godzilo. Demandaro en 1992 demonstris ke Mosro estis la plej populara estaĵo ĉe la virinoj, tial Toho produktis la trilogion de Mosro konata en Usono kiel Renaskiĝo de Mosro (1996-1998).

Filmoj redakti

  • Mothra
  • Mothra vs. Godzilla
  • Ghidorah the Three Headed Monster
  • Ebirah, Horror of the Deep
  • Destroy All Monsters
  • Godzilla vs. Gigan
  • Godzilla vs. Mothra
  • Godzilla vs. SpaceGodzilla
  • Rebirth of Mothra
  • Rebirth of Mothra II
  • Rebirth of Mothra III
  • Godzilla, Mothra and King Ghidorah: Giant Monsters All-Out Attack
  • Godzilla Against Mechagodzilla
  • Godzilla: Tokyo S.O.S.
  • Godzilla: Final Wars
  • Godzilla 2
  • Godzilla 2017

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti