Panjo Kario

(Alidirektita el Mother Carey)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kario (apartigilo)

Panjo Kario, en angla Mother Carey, estas supernatura figuro personiganta kruelan kaj minacantan maron en la imago de anglalingvaj maristoj de la 19-a jarcento. Ŝi estis simila rolulo al Davy Jones (kiu povus esti ŝia edzo).

Panjo Kario
personigo
Rolita de John Masefield
Informoj
Sekso ina
vdr
Ilustraĵo de Jessie Willcox Smith por The Water Babies

La nomo ŝajne derivas el la latina esprimo Mater cara ("aprezata panjo"), kiu povus aludi al la Dipatrino.

Ŝtormopetreloj (laŭ maristoj animoj de mortintaj aŭ dronintaj maristoj) estis nomataj Mother Carey's Chickens (kokidoj de Panjo Kario). La Giganta petrelo estas nomata Ansero de Panjo Kario.