Mothomothovigno (Vigna aconitifolia) estas plantspeciio en la subfamilio de Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). Tiu utilplanto produktas manĝeblajn guŝojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
motho

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Genro: Vigno’’ Vigna
Specio: M. geocarpum
Vigna aconitifolia
= (JACQ.) MARÉCHAL
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nomo redakti

La planto estas proksime parenca al aliaj „vignoj“ precipe al mungoUrdvigno. La nomo venas el la hindia मोठ „moṭh.

Historio redakti

Motho estas kultivata ekde minimume 2000 jaroj en la Hinda subkontinento, de kie ĝi disvastiĝis al Ĉinujo.

Priskribo redakti

Motho estas staranta ĝis rampanta [herba planto]] kun kreskoalto de ĉirkaŭ 20 cm kaj diametro de unu ĝis du metrojn. La eĝaj tigoj posedas striktaj, flavaj etendiĝintaj haroj (triĥomoj). La triparta folio havas 3,5 ĝis 8,5 cm longan, haran pedunklon kaj 3,5 ĝis 6,0 cm longaj folietoj. La malsupra kaj la supra flankoj de la folietoj estas haraj. La stipuloj estas 5 ĝis 10 mm longaj.

La 1,5 ĝis 6,0 cm longaj, grapolaj floraroj kreskas el la akseloj. Ekzistas ĉirkaŭ 4,0 mm longaj, haraj brakteoj. La pedunklo estas ĉirkaŭ 1 mm longa. La dusksajn floroj estas unusemetriaj kaj kvinnombraj. La ĉirkaŭ 2,5 mm longa, maldense hara kaliko finas en kvin ĉirkaŭ 1 mm longaj kalikaj dentoj. La kvin petaloj estas flavaj. La „flago“ estas 4,5 ĝis 5,0 mm longa.

La ĉirkaŭ 3,5 ĝis 6,5 cm longaj kaj 4 ĝis 5 mm larĝaj guŝoj estas komence peltaj, sed jam baldaŭ ili fariĝas kalvaj; ili enhavas kvin ĝis ok semojn. La ren- aŭ cilindroformaj ĝis 5 mm longaj kaj 3 mm dikaj semoj estas ofte helbrune ŝprucmakulitaj, sed ankaŭ povas havi alian koloron.

Uzado redakti

Mothoj estas tre senpretenda kaj tre toleras sekecon, sed ĝi bezonas varman klimaton. Tial ĝi estas bona planto por esti kultivata en hindaj stepoj. Ĝi ankaŭ produktas semojn post tre malmulte da akvo. Ĝi krome toleras certan salon kaj acidan aŭ alkalan grundon. Tiun planton oni ne sterkas en Hindujo.

La uzado similas al tiu de la urdvigno kaj mungo. Oni povas uzi freŝjan guŝojn, la krudajn ĝermojn kaj la sekajn fruktojn. El la semoj oni povas fari farunon, kiu estas uzata en la barata kuirarto. La semoj enhavas ĉirkaŭ 22-24 % da proteino. Ili do estas bona proteinfonto. La planto ankaŭ estas furaĝo.

Sistematiko redakti

La unua priskribo kiel Phaseolus aconitifolius JACQUIN okazis en Obs., 3:t.52, 1766. Vigna aconitifolia (JACQ.) MARECHAL ĝi nomiĝas ekde 1969, de Marechal metita en en la genro Vigna (Bull.Jard.Bot.Nat.Belge., 39:160). Kroma sinonimo estas Dolichos dissectus LAM.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Kurzinfo: Nutritional composition, processing, and utilization of horse gram and moth bean., PMID 3899515