Mouilleron-en-Pareds

Eksa franca urbo


Mouilleron-en-Pareds [1] estas unu el la 282 komunumoj de la franca departemento Vendeo, en la okcidenta regiono Luarlandoj.

Mouilleron-en-Pareds
komunumo en Francio • delegita komunumo

Blazono

Blazono
Devizo: Sic Itur Ad Astra / Tia estas la vojo al la steloj
Administrado
Statuso komunumo
Lando Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Vendeo
Arondismento Fontenay-le-Comte
Kantono La Châtaigneraie
Komunumaro Komunaĵo de komunumoj de La Châtaigneraie
INSEE kodo 85154 [+]
Poŝtkodo 85390
Aŭtokodo 85
Telefonkodo
02
Kodo laŭ INSEE 85194
Politiko
Urbestro Michel Geevers
ekde 2008 ĝis 2014
Demografio
Loĝantaro 1 232 loĝ. (2 006)
Loĝdenso 63 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°40′36″N 0°50′54″U  /  46.67667°N, 0.84833°U / 46.67667; -0.84833 (Mouilleron-en-Pareds) (mapo) Koordinatoj: 46°40′36″N 0°50′54″U  /  46.67667°N, 0.84833°U / 46.67667; -0.84833 (Mouilleron-en-Pareds) (mapo)
Alto minimuma : 60 m, maksimuma : 182 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 19,97 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Mouilleron-en-Pareds
46° 40′ 38″ Nordo 0° 51′ 00″ Okcidento / 46.677299500 °N, 0.8500000 °U / 46.677299500; -0.8500000 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mouilleron-en-Pareds [+]
vdr

Geografio redakti

Mouilleron-en-Pareds situas sur relative alta arbarkovrita ebenaĵo de la orienta heĝa parto de Vendeo, je meza alteco de 130 m, inter la vilaĝoj Chantonnay kaj La Châtaigneraie. Trairas ĝin la riveretoj "Le Bay“ kaj “Le Loing“. Ĝenerala vidaĵo el aviadilo Arkivigite je 2009-03-10 per la retarkivo Wayback Machine.

Historio redakti

Etimologie, Mouilleron, el la latina “mullierum“, signifas “malseka loko“; "en Pareds", “en lando de altaĵoj“. Antaŭ la normanaj invadoj okazintaj ekde la 9a jarcento, la ĉefa domaro nomiĝis Alparedum, kiu signifas en la latina “etaj Alpoj“.

En Mouilleron-en-Pareds vivis multaj protestantoj. Dum la religiaj militoj, la loĝantaro suferis je masakroj, la vilaĝo kaj la preĝejo je rabado. En 1563, protestantoj okupis la katolikan preĝejon de Mouilleron kaj praktikis tie sian kulton. Post la edikto de Nantes, en 1598, kiu certigis al ili toleremon, ili forlasis la preĝejon kaj konstruis templon. Pro ordo de la aŭtoritatoj, kiuj malpermesis la reformitan kulton, ili detruis mem sian templon en 1665. Nova templo estis konstruita en 1823.

Dum la franca Revolucio kaj la vendea milito, 13 el 15 ventmueliloj estis detruitaj pro ordo de generalo François-Joseph Westerman, kromnomita “la buĉisto de Vendeo“, konata kiel kruelega respondeculo de masakroj, kiu fanfaronis pri ekstermo de la vendea loĝantaro. Ili estis poste rekonstruitaj samloke.

Inter la respondeculoj de la protestanta kulto troviĝis, de 1867 ĝis 1875, la pastro William Monod, patro de Dorina Modod, kiu edziniĝis kun sia kuzo Wilfried Modod kaj naskis, la 9an de aprilo 1902, en Rouen, Théodore Monod.

La historion de Mouilleron-en-Pareds aparte markas la dojeneco de ĝiaj urbestroj kaj ĉefe la fakto ke 4 patrinoj devenaj el tiu vilaĝo naskis kvar famulojn : Charles-Louis Largeteau, Georges Clemenceau, Jean de Lattre de Tassigny, Théodore Monod.

Administrado (la urbestroj) redakti

Listo de la sinsekvaj urbestroj

Periodo Identeco Partio Stato
1859-1911 Charles Armand Jules Florent François Hénault [2] - Dojeno de la urbestroj de Vendeo
1911-1956 Roger de Lattre de Tassigny [3] - Dojeno de la urbestroj de Francio
1956-1977 Simone de Lattre de Tassigny [4] - Vidvino de Marŝalo de Lattre
1977-2006 Alain de Gaillard de Lavaldène du Grail -
2006- - Dr Michel Geevers [5] Sen partipolitika aparteno

La blazonon de Mouilleron-en-Pareds desegnis, laŭ peto de ties urbestro, s-ino Simone de Lattre de Tassigny, la pastro Jean-Marie Dubin en 1959-1960.

Repaciĝo : Tre malvarmaj estis, dum sesdek jaroj, la rilatoj inter la radikala maldekstrulo Georges Clemenceau kaj Vendeo, lia naskiĝvilaĝo kaj la tiea dekstra, rojalista urbestraro. Tamen, per letero de la 5a de aprilo 1918 al Georges Clemenceau, tiam prezidanto de la Konsilio (= ĉefministro), la tiama urbestro de Mouilleron-en-Pareds, Roger de Lattre, patro de la estonta marŝalo, certigis ke la loĝantaro de la komunumo admiras lin kaj konsideras lin kiel samvilaĝanon.

Demografio redakti

Loĝantara evoluo
(Fonto : INSEE[6].)
1962196819751982199019992006
1182124411911127118411771232

Loĝantaro sen duobla kontado.

  • france Pliaj statistikoj kun grafikaĵoj [7] .

Ekonomio redakti

Plurkultivo, bredado de bovoj, kortbirdoj, porkoj, kaproj, uzino Fleury Michon de pretigita manĝaĵo, entrepreno STAM de ligna kaj metala — ŝtala, aluminia — aranĝo de lokoj, kaj certa demografia evoluo kontribuas al la ekonomio de la komunumo; ankaŭ la naskiĝdomoj kaj muzeo kiel vizitindaĵoj.

Lokoj kaj monumentoj redakti

  • Musée national des Deux Victoires / Nacia Muzeo de la Du Venkoj. Kreita en 1959 en la naskiĝdomo de Jean de Lattre de Tassigny, la muzeo starigas paralelon inter Clemenceau kaj Jean de Lattre de Tassigny, ambaŭ naskiĝintaj en Mouilleron-en-Pareds. Ĝi estis renovigita en 1998. En tiu muzeo troviĝas personaj objektoj, dokumentoj, gravuraĵoj kaj fotoj en rilato kun la vivo de ambaŭ personoj.
  • Naskiĝdomo de Jean de Lattre de Tassigny [8] kun ekspozicia ĉambro. Ĝi estis inaŭgurita en 1976 kiel nacia muzeo.
  • Preĝejo Saint-Hilaire. Mencio pro preĝejo aperis unuafoje en ĉarto de la jaro 1056. El ĝi restas nur sonorilturo fortikigita dum la Centjara Milito, kiu estis enlistigita en 1978 inter la historiaj monumentoj de Francio. Ĝi estis ruinigita meze de la 16a jarcento, dum la Francaj religiaj militoj. La kariljono de la sonorilturo konsistas el 13 sonoriloj de la jaro 1850, kies pezo estas 750 kg por la plej peza kaj 12 kg por la malplej peza.
  • Templo de la Reformita Eklezio. La arkitekturo estas sobra kaj senornama.
  • Fontano de la 18a jarcento, kun lavejo. Restaĵoj de proviza sistemo el bakita tero supozigas ke ĝi troviĝis samloke dum Mezepoko kaj ke ili datumas de la romia epoko.
  • Colline des Moulins / Monteto de la Muelejoj. Turisma loko superelstaranta la komunumon, kie eblas admiri certajn muelejojn relative konservitaj, kun panorama vido al la ĉirkaŭaĵo.

Famuloj ligitaj al la komunumo redakti

Mouilleron-en-Pareds estas komata kiel naskiĝloko de:

La patrino de Théodore Monod (1902-2000), naskiĝinta en Rouen, naturalisto, esploristo, fakulo pri la dezertoj kaj humanisto, devenis el Mouilleron-en-Pareds.

Krome, praulo de Joseph-Édouard Turcotte (1808-1864), kebeka advokato, politikisto kaj entreprenisto, Abel Turcot [10], estis vendeano el Mouilleron-en-Pareds elmigrinta al Kebekio. Ekzistas apartaj ortografioj de la nomo "Turcot" : Turcotte, Turcault.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • 2 volumoj el grava verko pri la historio de la komunumo, ĝis la jaroj 1960-70

Eksteraj ligiloj redakti

Listo de la komunumoj : AntignyBazoges-en-ParedsBreuil-BarretCezais • La Chapelle-aux-LysLa ChâtaigneraieCheffoisLoge-FougereuseMarilletMenomblet • Mouilleron-en-ParedsSaint-Germain-l'AiguillerSaint-Hilaire-de-VoustSaint-Maurice-des-NouesSaint-Maurice-le-GirardSaint-Pierre-du-CheminSaint-Sulpice-en-ParedsLa TardièreThouarsais-Bouildroux.

Notoj redakti

  1. Proksimuma prononco : mujro-a-pared.
  2. Sama familio, el kiuj la dojeno de la urbestroj de Vendeo, kaj la dojeno de la urbestroj de Francio, patro de la marŝalo
  3. Sama familio, el kiuj la dojeno de la urbestroj de Vendeo, kaj la dojeno de la urbestroj de Francio, patro de la marŝalo
  4. Sama familio, el kiuj la dojeno de la urbestroj de Vendeo, kaj la dojeno de la urbestroj de Francio, patro de la marŝalo
  5. france Oficiala retejo de la prefektejo de Vendeo listo de la urbestroj pdf[rompita ligilo]
  6. france : Mouilleron-en-Pareds — retejo de Insee[rompita ligilo], t.e. Nacia Instituto pri Statistiko kaj Ekonomikaj Studoj
  7. france Pliaj statistikoj kun grafikaĵoj
  8. france Naskiĝdomo de Jean de Lattre de Tassigny Arkivigite je 2010-05-18 per la retarkivo Wayback Machine
  9. france Jean de Lattre de Tassigny.
  10. france Abel Turcot.

Fontoj redakti

La informoj de tiu ĉi artikolo fontas el la franclingva versio de Vikipedio, el la oficiala urbestra retejo de Mouilleron-en-Pareds, el la retejo de la Komunaĵo de komunumoj de la lando de La Châtaigneraie, kaj el dokumentoj preparitaj de s-ro Jean-François Bourasseau, sekretario de la Muzeo de la Du Venkoj por la Eŭropaj Tagoj de la komuna havo 2009 (19an kaj 20an de septembro).