Pailly VD

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Moulin Pacot)
- La mallongigo VD en Pailly VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Pailly.

Pailly estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 465 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Pailly
Blazono de Pailly
Blazono de Pailly
Blazono de Pailly
Vilaĝocentro de Pailly kun lernejo
Vilaĝocentro de Pailly kun lernejo
Vilaĝocentro de Pailly kun lernejo
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 541598 / 172496 (mapo)46.7011111111116.675Koordinatoj: 46° 42′ N, 6° 41′ O; CH1903: 541598 / 172496 (mapo)
Nombro de loĝantoj 465
Areo 642 km²
Alteco 5,77 m super marnivelo
Poŝtkodo 1416
Komunumkodo 5530
Mapo de Pailly
Mapo de Pailly
Situa mapo de Pailly
vdr

Geografio redakti

La komunumo Pailly situas sur la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando en nordo de la regiono nomita Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo Gros-de-Vaud), proksimume 20 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 10 kilometrojn nordnordoriente de la distriktĉefurbo Echallens. La komunumo konsistas el la vilaĝo Pailly, la vilaĝetoj Le Remble kaj Moulin Pacot, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,77 km², de kiuj 16,6% estas kovritaj de arbaro, 75,7% servas por agrikulturo kaj 6,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Pailly limas en nordo al Orzens, en nordoriento al Oppens, en oriento al Rueyres, en sudo al Fey, en sudokcidento al Vuarrens, kaj en nordokcidento al Essertines-sur-Yverdon.

Trafiko redakti

Pailly situas flanke de la gravaj trafikvojoj. En la vilaĝocentro de Pailly kruciĝas konekta vojo de Rueyres al Essertines-sur-Yverdon kun vojo de Vuarrens al Oppens. La plej proksima alveturejon al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 8 kilometrojn nordnordokcidente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains. Pere de poŝtaŭtolinioj de Echallens al Yverdon-les-Bains, de Bercher al Yverdon-les-Bains, kaj de Bercher al Thierrens la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Pailly datiĝas el la jaro 1154 kiel Parli. Dum mezepoko Pailly apartenis al la Senjorujo Bourjod, kiu en la 13-a jarcento estis disigita de la Senjorujo Belmont. Bienposedanto en Pailly estis inter aliaj la AbatejoMontheron, al kiu apartenis la preĝejo Sankta Johano la Evengelisto, menciita en la jaro 1154. Tiu preĝejo fariĝis poste havjaxo de la katedralsenjoroj de la Kapitolo de Laŭzano. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Pailly apartenis al la Voktejo Yverdon. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Pailly

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti