Moutier (distrikto)


La distrikto Moutier estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 23026 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la samnoma urbo Moutier. Ek de la 1-a de januaro 2010 la iama distrikto Moutier estas parto de la nova administra distrikto Berna Ĵuraso.

Distrikto Moutier
Blazono de la distrikto Moutier
Moutier
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Moutier
Kantono Berno
Ĉefloko Moutier
Koordinatoj  47° 16′ N 7° 22′ O / 47.267 °N, 7.367 °O / 47.267; 7.367 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ N 7° 22′ O / 47.267 °N, 7.367 °O / 47.267; 7.367 (mapo)
Nombro de loĝantoj 23026(2008-12-31)
Areo 216 km²
Loĝantardenseco 107 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0214
vdr

Geografio redakti

La distriko Moutier situas en la berna Ĵuraso en la supra parto de la valo de la rivero Birsig.

Najbaraj distriktoj redakti

La distrikto Moutier limas en nordo al la distrikto Delemonto (Kantono Ĵuraso), en nordoriento al la distrikto Thierstein (Kantono Soloturno), en sudoriento al la distrikto Thal (Kantono Soloturno), en sudokcidento al la distrikto Lebern (Kantono Soloturno) kaj la distrikto Courtelary, kaj en okcidento al la distrikto Franches-Montagnes (Kantono Ĵuraso).

Historio redakti

Origine Moutier konsistis el la paroĥoj de la paroĥaro Moutier-Grandval kaj Senjorujo Bellelay kaj estis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca revolucio de 1792 la regiono dum mallonga tempo estis parto de la Raŭraĥa Respubliko kaj poste ĝis 1815 apartenis al la franca departemento Mont-Terrible. En la jaro 1815 la regiono estis de la Viena Kongreso atribuita al Kantono Berno kaj fariĝis svisa. Moutier nun estis ĉefdistrikto kaj ek de la jaro 1831 distrikto de Kantono Berno. Kiam en la jaro 1971 estis fondita la Kantono Ĵuraso, la popolo en la suda distrikto Moutier decidis resti ĉe la Kantono Berno. Intertempe pli multo de la loĝantaro preferus ŝanĝo al Kantono Ĵuraso, kaj estas ebla, ke tiu demando iam en estonto estos redecidita.

Komunumoj de la distrikto Moutier redakti

La distrikto Moutier konsistas (stato en 2009) el 26 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Moutier estas la plej granda kaj ununura urbo. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Belprahon 301 3,79 0681
  Bévilard 1709 5,63 0682
  Champoz 161 7,11 0683
  Châtelat 120 4,09 0684
  Corcelles 230 6,78 0687
  Court 1361 24,60 0690
  Crémines 546 9,35 0691
  Eschert 383 6,56 0692
  Grandval 333 8,21 0694
  Loveresse 310 4,64 0696
  Malleray 1985 10,35 0697
  Monible 38 3,39 0699
  Moutier 7486 19,53 0700
  Perrefitte 485 8,67 0701
  Pontenet 207 2,74 0702
  Rebévelier 51 3,52 0715
  Reconvilier 2253 8,23 0703
  Roches 221 8,97 0704
  Saicourt 572 13,75 0706
  Saules 156 4,25 0707
  Schelten 44 5,61 0708
  Seehof 74 8,42 0709
  Sornetan 121 5,62 0710
  Sorvilier 268 7,02 0711
  Souboz 131 10,63 0712
  Tavannes 3480 14,65 0713
Totale 26 23026 216,11 0214

Eksteraj ligiloj redakti