Moutiers-les-Mauxfaits

komunumo en la departemento Vendée de Francio


Moutiers-les-Mauxfaits [mutjE le mofE] estas komunumo en okcidenta Francio, kiu situas je 12 km de Atlantiko, sud-okcidente de la departemento Vendée (Vendeo).

Moutiers-les-Mauxfaits
Preĝejo sankta Jakobo
Preĝejo sankta Jakobo
Preĝejo sankta Jakobo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio Francio
Regiono Francio Luarlandoj
Departemento Francio Vendeo
Arondismento Les Sables d'Olonne
Kantono Moutiers-les-Mauxfaits
INSEE kodo 85156 [+]
Poŝtkodo 85540
Kodo laŭ INSEE 85156
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Christian Aimé
Demografio
Loĝantaro 1 911  (2011)
Loĝdenso 207 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 30′ N, 1° 26′ U (mapo)46.492222222222-1.4255555555555Koordinatoj: 46° 30′ N, 1° 26′ U (mapo)
Alto De 17 al 71 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 9,23 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Moutiers-les-Mauxfaits (Francio)
Moutiers-les-Mauxfaits (Francio)
DEC
Moutiers-les-Mauxfaits
Moutiers-les-Mauxfaits
Situo de Moutiers-les-Mauxfaits

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moutiers-les-Mauxfaits [+]
vdr

Historio redakti

La nomo Moutiers havas originon en la vorto "moustier", kiu signifas "monaĥejo". Estis du monaĥejoj en la jaro 1000. El ambaŭ malaperis unu ĉirkaŭ la jaro 1300 kaj la dua pluekzistis ĝis la 18a jarcento.

Atestaĵoj ekzistas pri romia okupacio antaŭ pli ol 2000 jaroj.

Dolmenoj kaj menhiroj en la ĉirkaŭaĵo atestas pri frua homa ĉeesto antaŭ ĉ. 8000 jaroj.

Dum la franca revolucio, la loĝantaro estis funde respublikana. Moutiers situas ĉe la suda limo de la areo kie okazis la vendeaj militoj. La armeoj de la rojalista militestro Charrette ([ŝaret']) okazigis tie masakrojn en kiuj mortis triono de la loĝantaro.

De 963 loĝantoj en 1900, 1000 en 1970, la loĝantaro kreskis ĝis nun al 1811 kaj plue kreskas.

Pozitivan rolon en tio ludis la ekzisto aŭ malfermo de lernejoj, kolegioj (privataj kaj publikaj) kaj de esencaj servoj : poŝto, kuracistoj (2), apoteko, ĉiovendejo, metiistoj, turisma oficejo, ktp.

La aldona nomo "Mauxfaits", kiu estas loknomo de proksima bieno, estas neklara kaj necerta. Fakte ĝi konsistas el aldono de "maux" (malbonaĵoj) kaj "faits" (faritaĵoj).

Geografio redakti

La vilaĝon trairas, iom rande de la suda parto, rivereto kun iom amuza nomo "Troussepoil", kun necerta origino ("trousse", el la verbo "trousser" = kuspi, refaldi, kaj "poil" = hararo). Ĝi trairas la valon de "Huche-Grolle", ankaŭ amuza nomo kies devenon oni havas en "Huche", el la verbo "hucher" (krii) kaj "Grolle" (korvo). Tie estis kreita, antaŭ kelkaj jaroj, plaĉa parko en la proksimeco de la kampadejo.

Demografio redakti

Loĝantara evoluo
(Fonto : INSEE[1])
196219681975198219901999200620082011
9221 0031 2611 2591 3481 4191 6301 7451 911

Vidindaĵoj redakti

La ĉefaj monumentoj estas la preĝejo, konstruita ĉirkaŭ la jaroj 1170-1180 en stilo malfruromanika. La sonorilturo datumas de 1867. En 1305, la papo Clément V (Klemento la kvina) predikis en tiu preĝejo. En 1568, Hugenotoj bruligis ĝin kaj novaj detruoj okazis ankaŭ dum la religimilitoj.

Ekde 1440, Moutiers estis tre grava loko de foiroj kreita laŭ dekreto de la reĝo Charles VII.

En 1765, en la loko de malnova halo, per rekupero de ĝia keltdevena materialo, estis konstruita tute nova kaj vasta en stilo nov-klasika. Ĝian imponan tegmenton subtenas 41 dorikaj kolonoj kaj 61 lignaj fostoj.

Ekzistas ankaŭ la kastelo de la Cantaudière ([kantodjEr']) konstruita en la loko de malnova romia fortikaĵo en 1578.

Esperanto en Moutiers-les-Mauxfaits redakti

Esperantistoj el Anglio, Rusio, Belgio (hungardevena), Finnlando kaj el diversaj regionoj de Francio jam vizitis la vilaĝon. Dum kunveno okazinta la 28an de julio 2007, la urba konsilantaro unuanime akceptis, ke interna vojo de nova vilaĝeto "Le Hameau du Bois", konsistanta el 50 domoj, por kiu la terŝoveladaj laboroj komenciĝis la 5an de julio 2007, ricevu la nomon "Rue de l'espéranto". 585-m longa, ĝi estas verŝajne unika en la mondo en tio, ke ĝi estas cirkla. Temas pri la dua Zamenhof/Esperanto-Objekto de Vendeo (departemento n° 85), post la trafikcirklo "Rond-point du Dr Zamenhof" inaŭgurita en La Roche-sur-Yon en 1999, inter pli ol 180 en Francio (vidu la liston en vikipedioen la retejo de SAT-Amikaro Arkivigite je 2006-12-09 per la retarkivo Wayback Machine).

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉdonojn (0,49 % de voĉoj) en 2004, 4 voĉdonojn (0,63 % de voĉoj) en 2009 kaj 3 voĉdonojn (0,49 % de voĉoj) en 2014.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. france Moutiers-les-Mauxfaits sur la — retejo de Insee[rompita ligilo], t.e. Nacia Instituto pri Statistiko kaj Ekonomikaj Studoj]