Movado Por Francio
La Movado Por Francio (france "Mouvement pour la France" aŭ "MPF") estas franca dekstra kaj suverenisma politika partio[1] fondita de Philippe de Villiers en 1994. Okaze de la Eŭropaj balotoj de 2009, ĝi kandidatis en la ok francaj distriktoj sub la standardo Libertas, kiu arigas suverenismajn movadojn en ĉiuj landoj en la Eŭropa Unio. Post la elekto de nur unu eŭropa parlamentano, ĝi aliĝis la 1-an de julio 2009 en la frakcio Eŭropo de Libereco kaj Demokratio (ELD). La partio malaperis en 2018
Movado Por Francio (MPF) | |
---|---|
Mouvement pour la France (MPF) | |
Emblemo de Movado Por Francio (MPF) | |
partio | |
Prezidanto | Philippe de Villiers |
Vicprezidantoj | Véronique Besse, Dominique Souchet, Philippe Darniche, Bernard Seillier, Georges Berthu, Alexandre Varaut |
Ĝenerala sekretario | Patrick Louis |
Vicĉefsekretario | Jérôme Pupat |
Fondiĝo | 20-a de novembro 1994 |
Ĉefa sidejo | 16 bis, avenue de La Motte-Picquet 75007 Parizo |
Koloro(j) | blua |
Ideologio | Gaŭlismo suverenismo konservativismo eŭroskeptikismo kristana demokratio ekonomia liberalismo patriotismo vendea regionismo |
Pozicio | dekstra |
Deputitoj |
1 / 577 |
Senatanoj |
1 / 348 |
Eŭropaj parlamentanoj |
0 / 74 |
Eŭropa aliĝo | Movado por Eŭropo de Liberecoj kaj Demokratio (MELD) |
Retejo | http://www.pourlafrance.fr/ |
Historio
redaktiVenanta samtempe de la movado « Combat pour les valeurs » (esperante "batalo por la valoroj") kaj de la listo « Majorité pour l'autre Europe » (esperante "Plimulto por la Alia Eŭropo") por la eŭropaj balotoj de 1994, la Movado Por Francio estis kreita la 20-an de novembro 1994 en la "Maison de la Chimie" (esperante Domo de Kemio") en Parizo de Philippe de Villiers, la juĝisto Thierry Jean-Pierre kaj Jimmy Goldsmith.
La movado « Combat pour les valeurs » estis fondita de Philippe de Villiers, Bernard Debré, Christine Boutin kaj Bernard Seillier[2]. Iom poste, Philippe de Villiers ligiĝis al Philippe Séguin kaj Charles Pasqua, apud kiuj li kondukis kampanjon por « NE » al la traktato de Mastriĥto.
Reprezentantoj en la Franca Parlamento
redaktiÊn 2007, MPF estis reprezentata en la Nacia Asembleo de Véronique Besse, vicprezidantino de la Departementa Konsilio de Vendée, kaj en la Senato de Philippe Darniche, urbestro de Mouilleron-le-Captif en la sama departemento.
Politika identeco
redaktiMPF estas suverenisma partio, kiu estas en la linio de la franca Rezistado. Ĝia celo estas rekonkeri nacian sendependecon en Eŭropo de Stxtata kaj popola kunlaboro. Pri ekonomio, MPF promocias entreprenliberecon favorante la ekstariĝon de entreprenoj sur francaj teritorioj per interesa impostado kaj uzante protektismon. Ĝi pledas por moraligo de ekonomio. Pri socio, MPF defendas valorojn subaze de la familio, la ligiĝo al teritorioj, la sento aparteni al Francio, la obeo al la dimanĉa ripozo.
Elektitoj
redakti- Nacia Asembleo : Véronique Besse (Vendée) ;
- Senato : Philippe Darniche (Vendée) ;
- Regionaj Konsilioj : Marie-Pierre Chaumette (Sudo-Pireneoj), Antoine Chéreau (Luarlandoj), Sandra Bureau (Luarlandoj), Yannick David (Luarlandoj), Isabelle Létrillart (Pikardio) Marie-Élise Dang Vu (Puatuo-Ĉarentoj), Véronique Laprée (Puatuo-Ĉarentoj), Joëlle Martineaŭ (Provenco-Alpoj-Bordo Lazura), Patrick Louis (Rodano-Alpoj) ;
- Departementaj konsilianoj : Véronique Besse (Vendée), Dominique Souchet (Vendée), Jean-Pierre Lemaire (Vendée), Yves Peltier (Meuse), Marie-Christine Bignon (Saône-et-Loire) ;
- Maires : Gérard Villette (Chantonnay), Michel Roy (Pouzauges), Antoine Chéreau (Montaigu), Yolande Pineau (Les Essarts), Marie-Christine Bignon (Chauffailles), Philippe Darniche (Mouilleron-le-Captif)), Daniel Beretta (Villette-d'Anthon), Yves Peltier (Belleville-sur-Meuse), Yannick David (La Chaize-le-Vicomte), Hervé Robineau (Mouchamps), Jean-Pierre Giraud (Tiffauges), Robert Riotton (Saint-Martin-de-la-Cluze), Emmanuel de Bailliencourt (Mont-Cauvaire), Dominique Malézieux (Le Mériot), Vincent Lhopiteau (Villampuy), Jean-Pierre Perret (Saint-Chéron-des-Champs), Jean-Luc Portejoie (Palaiseul), Daniel Beretta (Villette-d'Anthon), André Stoeffler (Holtzheim), Alain Jacquet (Dun-sur-Meuse), Jean-Paul Laban (Berrac), Jean Tomi (Tasso), Sonya Fraibœuf (Woustviller).
Varbado de membroj de FN
redaktiEn decembro 2005, Jacques Bompard, eksa membro de la Nacia Fronto, urbestro de Orange ekde 1995, aliĝis al MPF kaj prezidis de tiam la federacion de Vaucluse. La 28-an de januaro 2010, Jacques Bompard kaj ties edzino Marie-Claude anoncis sian eliron el MPF.
Parlamenta pozicio de MPF
redaktiEn la Eŭropa Parlamento
redaktiLa elektitoj de MPF sidas en la Eŭropa Parlamento en la frakcio Eŭropo de Libereco kaj Demokratio, eŭroskeptikisma frakcio, kun elektitoj de Norda Ligo de Italio, Dana Popola Partio kaj Partio Por Sendependeco de Unuiĝinta Reĝlando (UKIP).
En la Nacia Asembleo
redaktiMPF sidas inter la enaliĝintoj en la Nacia Asembleo. Tamen, Véronique Besse, sola deputito de MPF, ne frontis kandidaton de UMP, eĉ profitis pri etikedo "dekstra plimulto".
En la Senato
redaktiLa senatanoj MPF sidas plej ofte en la Administra kuniĝo de senatanoj nealiĝintaj al frakcio (RASNAG).
En 2004, Bruno Retailleau kaj Philippe Darniche, la du senatanoj de MPF, venkis kontraŭ kandidaton de UMP.
Rezultoj de la lastaj balotoj
redaktiMPF prezentis listojn komunajn kun Ĉasado - Fiŝkaptado - Naturo - Tradicioj (CPNT) sub la standardo de tuteŭropa movado Libertas. Tiuj listoj arigis entute 826 269 voĉojn, tio estas 4,80 % de la esprimitaj voĉoj, kaj gajnis nur unu seĝo, Philippe de Villiers, reelektita en la Okcidenta distrikto kun pli ol 10 % de voĉoj. Li sidas en la nova suverenisma kaj eŭroskeptikisma frakcio Eŭropo de Libereco kaj Demokratio (ELD).
Sekve de tiuj balotoj, kiuj karakteriziĝis per granda malvenko de la prezidanta plimulto, MPF havis 10 elektitojn : 4 en Luarlandoj, 2 en Puatuo-Ĉarentoj, 1 en Sudo-Pireneoj, 1 en Pikardio, 1 en Rodano-Alpoj kaj 1 en Provenco-Alpoj-Bordo Lazura[3].
Philippe De Villiers ne kandidatis por la prezidenta baloto de 2012.
MPF prezentis 43 kandidatoj en la unua balotvico.
UMP subtenis 2 el ili : la elirantino de la 4-a deputita distrikto de Vendée, Véronique Besse kaj Isabelle Létrillart en la 4-a distrikto de Aisne.
Véronique Besse estis reelektita per la unua balotvico kun 57,05 % de voĉoj en Vendée. Isabelle Létrillart estis en favora rebalotado en Aisne kun 24,31 % de la voĉoj kontraŭ 23,37 % al la diversa maldekstrulino Marie-Françoise Bechtel kaj 17,31 % al la komunista-FDG Jean-Luc Lanouilh.
Neniu alia kandidato atingis sufiĉan rezulton por rajti resti kandidato en la dua balotvico.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ LePolitique.com
- ↑ France Politique
- ↑ Rezultoj de kantonaj balotoj de 2010 por MPFArkivigite je 2014-09-04 per la retarkivo Wayback Machine
Aneksaĵoj
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Politika dekstro
- Suverenismo
- Konservativismo
- Eŭroskeptikismo
- Kristana demokratio
- Philippe de Villiers
- Rassemblement pour la France et l'indépendance de l'Europe