Movado por Eŭropa Reformo

eŭropa politika partio, ne agnoskita de la Eŭropa Unio (2006-2009)

La Movado por Eŭropa Reformo (france "Mouvement pour la réforme européenne", angle "Movement for European Reform - MER") estas eŭropa politika partio, ne agnoskita de la Eŭropa Unio, fondita la 13-an de julio 2006, laŭ iniciato de David Cameron, estro de la brita Konservativa Partio, kiu forlasis en julio 2009 la frakcion Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj (EPP/DE) por konsistigi la frakcion Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj. Ĝi estis anstataŭita iom poste per la Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj.

Movado por Eŭropa Reformo
Bewegung für europäische Reform
Mouvement pour la réforme européenne
Movimento per la riforma europea
Movimiento para la reforma europea
Movement for European Reform
partio
Fondiĝo 2006
Dissolvo 2009
Ideologio konservativismo
Retejo europeanreform.eu
vdr

Tiu movado planis arigi la kontraŭfederalistajn konservativajn naciajn partiojn, dekstrajn kaj dekstre centrajn. MER havas pozicion proksiman al tiu de Eŭropaj Demokratoj, kiu konsistigis sendependan frakcion en la Eŭropa Parlamento ĝis en 1999. Tu frakcio arigis eŭroskeptikajn konservativulojn aŭ forte dezirantaj konfederacian kaj interregistaran manieron por konstrui Eŭropon.

MER enhavis nur (oficiale) la sekvantajn partiojn :

Juro kaj Justeco (PiS) pola ankaŭ montris viglan interesiĝon por tiu iniciato.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti