Movado por bengala lingvo

La Movado por bengala lingvo, ankaŭ nomita la Lingva Movado (bengale ভাষা আন্দোলন, Bhaŝa Andolon), estis politika strebo en Bangladeŝo (tiam konata kiel Orienta Pakistano), kiu porpledis la rekonon de la bengala lingvo kiel oficiala lingvo de Pakistano. Tia rekono igus la bengala instruata en lernejoj kaj uzata en registaraj aferoj.

Movado por bengala lingvo
politika movado
Geografia situo 23° 43′ 59″ N, 90° 23′ 28″ O (mapo)23.73305555555690.391111111111Koordinatoj: 23° 43′ 59″ N, 90° 23′ 28″ O (mapo)
Lando(j) Pakistano vd
Situo Orienta Pakistano
Movado por bengala lingvo (Bangladeŝo)
Movado por bengala lingvo (Bangladeŝo)
DEC
Movado por bengala lingvo
Movado por bengala lingvo
Map
Movado por bengala lingvo
vdr
Manifestacio okazinta je 21-a de februaro, 1952, en Dako

Kiam la pakistana ŝtato formiĝis en 1947, siaj du regionoj, Orienta Pakistana (ankaŭ nomita Orienta Bengalio) kaj Okcidenta Pakistano, disiĝis laŭ kulturo, geografio, kaj lingvo. En 1948, la Registaro de Pakistano igis urduon la nura nacia lingvo, saltigante vastajn protestojn inter la bengalparolanta plimulto de Orienta Pakistano. Fac' al pliiĝantaj sektaj tensioj kaj amasa malkontento pri la nova leĝo, la registaro kontraŭleĝigis publikajn renkontojn kaj manifestaciojn. La studentoj de la Universitato de Dako kaj aliaj politikaj aktivuloj defiis la leĝon kaj organizis proteston je 21-a de februaro, 1952. La movado klimaksis kiam policistoj mortigis studentajn manifestaciantojn tiun tagon. La mortoj incitis vastan civilan perturbon, gviditan de la Avami-Islama Ligo, pli malfrue alinomita la Avamia-Ligo. Post jaroj de konflikto, la centra registaro kapitulacis, kaj oficialigis la bengalan lingvon en 1956. En 1999, UNESKO deklaris la 21-an de februaro Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, tribute al la Lingva Movado kaj la etnolingvistikaj rajtoj de homoj ĉirkaŭ la mondo.

La Lingva movado katalizis la aserton de bengala nacia identeco en Pakistano, kaj iĝis antaŭveninto al bengalaj naciismaj movadoj, inkluzive de la Sespunkta Movado kaj poste la Bangladeŝa Milito por Liberiĝo en 1971. En Bangladeŝo, 21-a de februaro festiĝas kiel Tago de la Lingva Movado, nacia feritago. La monumento Ŝahid Minar estis konstruita proksime al la Medicina Altlernejo de Dako, por memori la movadon kaj ĝiajn viktimojn.