Movado sen Nomo

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 31 mar. 2023.

Movado sen Nomo (mallongigo: MsN) strebas kontribui al pli bona mondo. Ĝi atentas pri gravaj aferoj kiuj ne rilatas al mono kaj materialismo. Anstataŭe, ĝi atentas pri feliĉo, sano kaj ekologio.

Movado sen Nomo
faka Esperanto-asocio Redakti la valoron en Wikidata
Lando(j) Belgio vd
Lingvoj
Esperantovd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝi volas:

  • Estigi pli bonajn interhomajn kontaktojn kaj solidarecon inter ĉiuj homoj, grandaj aŭ malgrandaj, riĉaj aŭ malriĉaj, de kiu ajn raso, deveno aŭ religio;
  • Estigi internan pacon, forigi la izolitecon de homoj, redoni al ili la eble perditan kuraĝon, helpi al ili denove ekkredi je la vivo, la propraj eblecoj, la amo, la aliaj homoj;
  • Pledi por pli da amo, paco, toleremo, justeco kaj respekto por ĉio vivanta kaj defendi ĝin.

MsN kredas, ke en ĉiu homo troviĝas bonecoj. Tiujn bonecojn ni volas malkovri kaj kultivi. Ni serĉas la bonan koron sub la vestoj de ĉiuj homoj. Tiun koron ni volas « tuŝi » (vivigi) kaj, kune kun tiu homo, serĉi novajn eblecojn, vivoĝojon kaj vivstilon.

Por tion realigi, Movado sen Nomo eldonas levilkartojn (legu poste pri la signifo) kaj librojn kun inspiraj tekstoj.

Historio

redakti

Jam en 1938 iu pastro Henri De Greef fondis en Nederlando asocion kun la nomo "Bond zonder Naam" (Movado sen Nomo).

En 1957 Phil Bosmans, katolika pastro en Belgio, ricevis la taskon por okupiĝi pri fondo de "Bond zonder Naam" en Belgio. En unu jaro li havis 20.000 interesitojn.

Lia baza ideo estis ke en la moderna socio, oni havas tro multe da atento por strukturoj, por tekniko kaj teknologio kaj emas forgesi la simplajn homajn bezonojn. Tial li emfazis la "Kulturon de la Koro". Li i.a. atentigis la publikon per la presado kaj dissendado de kartoj, kiuj havas simplan trafan mesaĝon. Li nomis ilin "levilkartoj" por levi la homan nivelon en la socio. Foje la slogano sur tia karto estis milda, humurplena, foje ĝi estis akra. La strukturo de la movado fariĝis tute volontule : membreco estas senpaga, nura anonco sufiĉas. Sed la aliĝintoj promesas atenti pri la Kulturo de la Koro. Mirige estas ke - sen almozpeti - spontaneaj donacoj ĉiam sufiĉis por kovri la pres- administrad- kaj afrankokostojn. La movado rapide kreskis al 300.000 membroj.

Phil Bosmans rimarkis ke tiu bezono je Kulturo de la Koro estas universala. Lia agado komencis en Flandrio kaj do en la nederlanda lingvo. Sed Bosmans instigis kaj subtenis similajn iniciatojn en la franclingva parto de Belgio kaj eksterlande. Tiel fondiĝis 11 pliaj asocioj, kiuj estis aŭtonomaj.

Bosmans simpatiis kun Esperanto kaj komprenis ke ĝi havas eblojn por plivastigi la horizonton por la mesaĝoj pri la Kulturo de la Koro.

En 1980, nova esperantisto, Jos Kerfs, ekkontaktis kun Bosmans. Kune kun du amikoj (Ludo Jonghelings kaj Paul Van Huffelen) kaj kelkaj spertaj esperantistoj en Antwerpen, li fondis la 12an sekcion: la esperantisma kaj esperantlingva "Movado sen Nomo" en la 30a de januaro. Bond zonder Naam finance subtenis la starigon. Eldoniĝis 6 levilkartoj en la jaro. La bazaj principoj restis samaj: senpaga membreco, sed la membroj promesas atenti pri la Kulturo de la Koro kaj eventuale finance kontribuas laŭ siaj deziro kaj ebleco. La unua slogano, kiu ankaŭ respegulas la esencon de la movado, estis "Pli bona mondo komenciĝas en via propra Koro". Evidente okazis diversaj ŝanĝoj en la estraro sed preskaŭ ĉiuj restis dum longa tempo en la gvidorgano. Multaj personoj kontribuis ekster la estraro. Ni ne mencias nomojn, ĉar la titolo de la movado ankaŭ aludas la anonimecon en la aktivecoj. Bedaŭrinde, la fondinto forpasis.

Ekde la komenco, la agado estis en harmonio kun Bond zonder Naam, sed tute sendependa. La sloganoj por internacia publiko estu aliaj ol tiuj por belga. La komenca problemo estis malfido de esperantistoj: "senpaga aliĝo... kio kaŝiĝas malantaŭ tio?" Iom post iom, sed malrapide, la membronombro kreskis. En 1988 Movado sen Nomo unuafoje aperis en la Universala Kongreso en Rotterdam. Ekde tiam ĝi aperis en multaj UK-j, kelkfoje per informa budo, preskaŭ ĉiujare per informa kunveno, en la lastaj jaroj ankaŭ en angulo de la stando de Monato kaj/aŭ en la stando de fakaj asocioj.

Grava paŝo estis la eldono de traduko de la plej furora libro de Phil Bosmans Ŝanco por Feliĉo. Esperanto estis la 20a lingvo en kiu ĝi eldoniĝis.

En 1992, unu jaro post lia emeritiĝo el Bond zonder Naam, Bosmans mem partoprenis la UK-n en Vieno. Kvankam li ne konas Esperanton, li senprobleme komprenis la reagojn de la ĉeestintoj en informa kunveno kaj reagis pere de interpretisto.

Bond zonder Naam helpas la Esperanto-sekcion sed insistas pri memstareco, la membronombro kreskas sed ne la enspezoj. Tial la estrara decidas en 1997 eldoni nur 4 levilkartojn en la jaro.

En 2000, por festi la 20-jaran ekziston, MsN eldonis duan libron de Phil Bosmans, Donace al vi. En Antverpeno okazis tre etosplena festo kun la aktivuloj kaj en ĉeesto de Phil Bosmans.

La nombro da aliĝintoj kreskis al 1800 en 65 landoj. Ĉiujare alvenas multaj korespondaĵoj de personoj, kiuj esprimas sian admiron kaj aprezon por la senditaj Levilkartoj.

En 2011 aperis tria libro Kruĉo da saĝo, jubilea libro de Movado Sen Nomo, kun ĉiuj slaganoj de la 30a jara agado.

En 2014 kaj re-eldonita en 2015 aperis kvara libro Inspiraj rakontoj, kolekto de 20 rakontoj el plej diversaj mondpartoj.

Eksteraj ligiloj

redakti