Mozaik (Mozaiko) estas la nomo de du hungarlingvaj periodaĵoj:

  • 1. Ĝi estis kajerserio, kiu sin konsideris "beletristika, belarta, kaj kritika revuo". Ĝia respondecredaktoro estis Erzsébet Ferenczy, redaktoro Lilly Bobrowszky. Ĝiaj unuaj du jarlolektoj (1934–35) aperis en Satu Mare, la tria ĝis sesa en Târgu Mureș (1936–39).
  • 2. Ĝi estis "literatura kaj raporta" semajngazeto en Lugoj de septembro 1935. De numero 1936/25-a ĝi aperis en Temesvár kun subtitolo "kulturo-modo-literaturo" . Ĝia lasta numero estis tiu de la 1937/14-a. La magazintipa revuo havis erotikan-seksan karakteron.

Fontoj redakti