La Mozambika kanarioFlavfrunta kanario, Serinus mozambicus, estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mozambika kanario
Mozambika kanario, masklo
Mozambika kanario, masklo
Mozambika kanario, ino
Mozambika kanario, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. mozambicus'
Serinus mozambicus
(Müller, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu birdo estas specio de loĝantaj birdoj en Afriko sude de Sahara. Ties habitato estas malferma arbaroj kaj terkultivejoj. Ili nestumas en arbo; la ino demetas 3–4 ovojn en kompakta tasforma nesto.

Aspekto redakti

 
Fotita ĉe NP Queen Elizabeth, Ugando

La Mozambika kanario estas 11–13 cm longa flava kanario kun iom da seksa duformismo. Maskla plenkreskulo havas verdecan dorson tre grize striecan kaj grizbrunajn flugilojn kaj voston kun helaj bordoj. La subaj partoj kaj pugo estas senmarke tutflavaj, kaj la kapo estas flava kun grizaj krono kaj nuko, kaj nigra mustaĉa strio. La kapobildon kompletas flavaj frunto, superokula strio, subvanga makulo kaj mentono. La ino estas simila, sed kun pli milda kapobildo kaj pli senkoloraj subaj partoj, sed montras kolumon de nigrecaj punktoj. Junuloj estas pli grizaj ol la ino, ĉefe en kapo.

La Mozambika kanario estas komuna, gregema semomanĝulo. Ties kanto estas trileca zii-zerii-ĉeriŭ.

Referencoj redakti