Mpumalanga
Mpumalanga aŭ Mpumalango estas provinco de Sud-Afriko. Ĝi nomiĝis Orienta Transvalo, kaj estis parto de la provinco Transvalo ĝis 1995.
- Surfaco: 79.490 km²
- Loĝantaro: 3.122.994
- Ĉefurbo: Nelspruit
La rivero Blyde estas grava geografia elemento.
Mpumalanga estas la ununura el la sudafrikaj provincoj havanta flagon, post kiam ANC malkonsilis ke havu la provincoj proprajn, denaci-apartigajn flagojn.
BildaroRedakti
Pilgrim's Rest en Transvaal (Mpumalanga)
"Three Rondavels" en Blyde River Canyon