Mramorak
Mramorak, serbe Мраморак, hungare Homokos [homokoŝ] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Kovin. La historia hungara loknomo estis Mramorák.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 88 km²
- Koordinatoj: 44°52′31″N 20°58'07″E
- Alto super marnivelo: 109 m
- Loĝantaro: 3140
- Poŝtkodo: 26226
- Telefonprefikso: 013
- Aŭtokodo: PA
Situo redakti
Historio redakti
La vilaĝo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al Temes (reĝa departemento), al distrikto de Kubin, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. Post la 2-a mondmilito la komunistoj detruis la luteranan preĝejon. En 2002 loĝis en Mramorak 3145 homoj, (2258 serboj (72 %), 416 rumanoj, 101 ciganoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj redakti
- ortodoksa preĝejo