Muľa, hungare Rárósmúlyad estas malgranda unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.

Muľa
municipo de Slovakio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 991 22 (pošta Bušince)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 359  (2021) [+]
Loĝdenso 29 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 12′ N, 19° 32′ O (mapo)48.19277819.526389Koordinatoj: 48° 12′ N, 19° 32′ O (mapo) [+]
Alto 219 m [+]
Areo 12,28 km² (1 228 ha) [+]
Muľa (Slovakio)
Muľa (Slovakio)
DEC
Muľa
Muľa
Situo de Muľa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Muľa [+]
vdr
Muľa situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ kiu samtempe estas la hungara landlimo, laŭ traira flankovojo. Veľký Krtíš troviĝas 15 km-ojn for.

Historio redakti

Komence formiĝis du setlejoj. La unuaj mencioj pri Rárós (rArOŝ) devenis el 1321 en formo "Raros", pri Múlyad (mUjad) el 1484 en formo "Mwlyad". Inter 1544-1593 la turkoj havis ambaŭ vilaĝojn. En 1773 menciiĝas la unuigita vilaĝo. En la 19-a jarcento ligna ponto konstruiĝis. En 1910 loĝis tie 436 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Szécsény, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La hungaroj konstruis alian novan ponton, sed ambaŭ pontoj detruiĝis en 1944, kiujn neniam oni rekonstruis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 273 da homoj, (161 slovakoj, 81 hungaroj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la rivereto estas senĝene trairebla (se estus ponto). En 2009 ambaŭ landoj konsentis konstrui novan ponton.

Vidindaĵo redakti

Eksteraj ligiloj redakti