Mudeĥaro

vorto kiu derivas de la araba vorto مدجّن [mudaǧǧan], kiu signifas "hejma" aŭ "hejmigita", uzata por la hispanaj islamanoj

Mudeĥaro estas vorto kiu devenas de la araba vorto مدجّن [mudaǧǧan], kiu signifas "hejma" aŭ "hejmigita", uzata por la hispanaj islamanoj, kiuj restis vivi en teritorio konkerita de la kristanoj, kaj sub ties politika rego, dum la historia procezo nomita Rekonkero, kiu okazis dum la tuta Mezepoko en Iberio. Al tiuj islamanoj oni permesis daŭre praktiki sian religion almenaŭ teorie, uzi sian lingvon kaj pluhavi siajn kutimojn. Dum la Moderna Epoko ili estis devigataj konverti sin al kristanismo, kaj tiel ili ricevis la nomon moriskoj.

Klostro de Guadalupe
Pordo de la Paroĥejo de la O, Sanlúcar de Barrameda

La mudeĥara arto estas stilo por kristanoj, sed kiu enhavas influojn, elementojn aŭ materialojn de hispanislama stilo, ĉar temas pri arto ekzistanta nur en Hispanio. Ĉefa kialo de tiu stilo (kiu ekzistis pleje en arkitekturo) estas ke multaj arkitektoj aŭ masonistoj ĉu moriskoj ĉu mudeĥaroj laboris por kristanaj dungistoj — ĉu ekleziaj ĉu nobeluloj. Tiel unu el la plej ĉefaj ecoj kaj distingiloj estas la uzado de briko kiel ne nur konstrua materialo, sed ĉefe kiel ornamaĵo, kiel estis kutime inter malriĉaj masonistoj aŭ konstruistoj, kiuj krome rajtis bildigi nur per geometriaj formoj kaj ne per homaj imagoj pro religiaj malpermesoj.

Vidu ankaŭ redakti