Mueleja Kolonaro

(Alidirektita el Mueleja kolonaro)

Mueleja KolonaroKolonaro de Zítek (ĉeĥe: Mlýnská Kolonáda - Zítkova Kolonáda)

Brustbildo de Josef Zítek je kolonaro

Oni ĝin konstruis sur la kajo de la rivereto Teplá (sur ĝia maldekstra bordo) en la jaroj 1871-1881 laŭ projekto de elstara ĉeĥa arkitekto Josef Zítek, kiu konstruis ankaŭ Nacian teatron en Prago. Do, la centjaran datrevenon ĝi jam solenis en la jaro 1981. Dum kelkaj jaroj (ok-dekaj) ĝi estis rekonstruata - la rekonstruo estis finita en la jaro 1986 de la ĉefa parto, sed dum pluaj jaroj oni daŭrigis la rekonstruadon de la teraso (tiam oni ne povis al la teraso veni).

Se ni promenus inter cento da korintikaj kolonoj (pli precize inter 124) kaj se ni rigardus supren, ni vidus la kasetforman plafonon, kiu estas tre interesa.

Sur la teraso estas dek du statuoj, kiuj estas alegorioj de monatoj. Sub la volbo de la Kolonaro (Portiko) troviĝas kvar fontoj, nome:

  • Fonto de Libuŝa (Libušin pramen) 61,5 °C varma
  • Fonto de princo Venceslao (Pramen knížete Václava) 65,3 °C varma,
  • Fonto de Najado (Rusalčin pramen) 55,6 °C varma.

Super la Mueleja fonto troviĝas marmora tabulo kun odo de Bohuslav Hasištejnský el la jaro 1500, je glora honoro de Gejsero en Karlovy Vary. Tiu ĉi odo dokumentas la longan historion de la fontoj. Ĝi estis ĉizita en marmoron laŭ iniciato de la kuracisto D-ro Jean de CARRE en la jaro 1827 fare de skulptisto Trachner el Prago. Antaŭ ol oni enpaŝus sub la volbon de Kolonaro, estas necese rigardi pluan fonton, nomatan Roka fonto (Skalní pramen) 47,9 °C varma. Menciinda estas ankaŭ la malgranda sed pitoreska malfermita altano, kie elfluas la Fonto de libereco (Pramen svobody) kun temperaturo 60,8 °C. Ĝi troviĝas ĉe la ĉefa promenada vojo inter la Mueleja kolonaro kaj la bandomo 3.

Super la kolonaro staras Kolono de Kembriĝo (Cambridžský sloup), kiu tie staras ekde la jaro 1834 je memoro al gedukoj el Cambridge. Al tiu kolono kondukas supren la ŝtuparo tuj ĉe la kolonaro. Kaj proksime de tiu loko super la dekstra parto de Kolonaro kaj super la Roka fonto, sur la deklivo troviĝas la sabloŝtona statuo de Sankta Bernardo el Clairvaux, de nekonata baroka artisto. Ĝi datiĝas el la jaro 1706.

Mueleja Kolonaro
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.