Muga de Sayago estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Muga estas devena etimologie el eŭska vorto por limoŝtono Muga de Sayago.

Muga de Sayago
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49212
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 322  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 23′ N, 6° 12′ U (mapo)41.387433-6.1983931Koordinatoj: 41° 23′ N, 6° 12′ U (mapo) [+]
Alto 786 m [+]
Areo 36,42 km² (3 642 ha) [+]
Muga de Sayago (Provinco Zamoro)
Muga de Sayago (Provinco Zamoro)
DEC
Muga de Sayago
Muga de Sayago
Situo de Muga de Sayago
Muga de Sayago (Hispanio)
Muga de Sayago (Hispanio)
DEC
Muga de Sayago
Muga de Sayago
Situo de Muga de Sayago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Muga de Sayago [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 36,42 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 350 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn fine de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 45 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Fariza, Bermillo, kaj Villar del Buey.

Estas prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la milito kontraŭ Portugalio, kiam ĝi estis rabita.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (ermitejoj, krucpilorioj).

Bildaro de la ermitejo de Fernandiel redakti

Vidu ankaŭ redakti