Mukeŝ Ambani

Mukeŝ Ambani (naskiĝis la 19-an de aprilo 1957 en Aden) estas prezidanto de naftofirmao Reliance Industries kaj estas unu el la plej riĉaj homoj de la mondo.

Mukeŝ Ambani
Mukesh Ambani was Awarded the Asia Society Leadership Award (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1957 (1957-04-19) (65-jara)
en Adeno
Loĝloko Antilia
Ŝtataneco Barato
Alma mater Universitato de Mumbajo • Universitato Stanford • Stanford Graduate School of Business • Institute of Chemical Technology • Hill Grange High School
Familio
Patro Dhirubhai Ambani
Frat(in)oj Anil Ambani • Deepti Salgaocar • Nina Kothari
Edz(in)o Nita Ambani
Infanoj Akash Ambani • Isha Ambani • Anant Ambani
Okupo
Okupo entreprenisto • entreprenistografikisto • partoprenanto de internacia forumo
TTT
Retejo http://www.ril.com/OurCompany/Leadership/Chairman-And-Managing-Director.aspx
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Mukesh Ambani (2007)

FamilioRedakti

Ambani kaj siaj du pli junaj fratoj (unu el ili estas Anil Ambani) estas la filoj de la firmaa fondinto de Reliance, Dhirajlal Hiraĉand Ambani. Mukeŝ Ambani estas edzo kaj havas tri filojn.

KarieroRedakti

Ambani finstudis kemian inĝenieradon kiel baĥeloro en la Mumbaja Universitato, post tio li sukcese akiris MBA-titolon en Stanford Business School. Ekde 1981, li laboris ĉe Reliance kaj transprenis ties prezidantecon en 2002, post morto de la patro.

Oni kalkulis en 2010 lian riĉecon je 29 miliardoj da USD, tiel li akiris la 4-an lokumon inter la mondaj riĉuloj.

PrivatdomoRedakti

Ambani konstruigis privatdomon en centro de Mumbajo, kies solena inaŭguro okazis en 2010. La domo altas 173 m kaj havas 37000 kvadratajn metrojn de uzebla surfaco. La konstruaĵo entenas inter alie privatan klinikon, ejon por la aŭtomobila kolektaĵo de Ambani, por kiuj oni antaŭplanis 6 etaĝojn. La brita gazeto The Daily Telegraph kalkulas la valoron de la domo je 717 milionojn da Eŭro.