Distrikto Muldental

(Alidirektita el Muldental)

La distrikto Muldental (germane: Landkreis) ĝis la 31-a de julio 2008 estis administra unuo en la nordo de la federacia lando Saksio de Germanio. La urbo Grimma estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 894 km² fine de la jaro 2007 loĝis 129 166 homoj; do meznombre 144 sur unu kvadrata kilometro (en tuta Saksio la koncerna nombro tiutempe estis 238, en Germanio 231). La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kaj la najbara distrikto Leipziger Land unuiĝis al nova distrikto Leipzig.

Distrikto Muldental
Origina nomo Muldentalkreis

Landkreis
Administrado
Lando Germanio
Estas parto de Saksio
Administra centro Grimma
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2007-12-31) 129 166
Loĝdenso 144 loĝ./km²
Geografio
Areo 894 km² (89 400 ha)
Distrikto Muldental sur la mapo de Saksio
Distrikto Muldental sur la mapo de Saksio
Geografia situo 51° 14′ 24″ N, 12° 43′ 48″ O (mapo)51.2412.73Koordinatoj: 51° 14′ 24″ N, 12° 43′ 48″ O (mapo) [+]
Distrikto Muldental (Germanio)
Distrikto Muldental (Germanio)
DEC
Distrikto Muldental
Distrikto Muldental
Situo de Distrikto Muldental
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj MTL
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Distrikto Muldental [+]
Pliaj informoj
Fondo 1994
Malfondo 2008
vdr

Najbaraj distriktoj de la historia distrikto Muldental estis norde la distrikto Delitzsch, nordoriente kaj oriente la distrikto Torgau-Oschatz, sudoriente la distrikto Döbeln, sude la distrikto Mittweida kaj en la okcidento la jam menciita distrikto Leipziger Land.

La distrikto havis sian nomon de la rivero Mulde, kiu trafluis kaj daŭre trafluas la teritorion.