Muldometala ludilo

La esprimo muldometala ludilo referencas ĉi-tie al ajna ludilokolektero produktita per uzado de metalmulda metodo. Tiuj ludiloj estas faritaj el metalo, kun plasta, gumaj aŭ vitraj detaloj. Tute plastaj ludiloj estas faritaj per simila procezo de injekta muldado, sed ambaŭ estas rare konfuzataj. La metalo uzata estas ĉu plumba alojo (ĉe la unuaj ludiloj), aŭ plej ofte Zamako (aŭ Mazako en UR), nome alojo de zinko kun malgrandaj kvantoj da aluminio kaj kupro. Plumbo, iam amplekse uzita por fandometalaj ludiloj, aŭ fero estas malpuraĵoj kiuj devas esti zorge evitataj en tiu alojo, ĉar ili povas produkti zinkomalsanon. Tiuj alojoj estas ankaŭ referencataj foje kiel blanka metalo, kvankam tiuj terminoj estas ankaŭ konfuzataj kun la plumaj ludilalojoj. La plej oftaj muldometalaj ludiloj estas skalmodeloj de aŭtomobiloj, aviadiloj, konstrumaŝinoj, kaj trajnoj, kvankam preskaŭ ĉio ajn povas esti produktita per tiu metodo.

Tipa malnova muldometala ludilo, kun multaj partoj kaj radoj gumaj, sed ne vitraj fenestroj.
Muldometala aviadilo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti